Programeroj

Internacia Vespero

Internacia Vespero ne povas manki en bonetosa junulara evento! Ni ĝojas anonci al vi, ke la Internacian Vesperon de la virtuala JES gvidos la konata videoblogistino Ariel Bonkorpa. Kiel ĉiam, ĝi estos la okazo por vi prezenti viajn kreemajn flankojn kaj talentojn. Oni prezentos la projektojn kune realigitajn kadre de la kreemaj atelieroj, sed vi povas ja ankaŭ memstare prepari kontribuon por la vespero!

Se vi jam ŝatus proponi kontribuon, vi estas invitita mesaĝi al ni je jes2020@esperanto.de, indikante “Kontribuo por IV” en la titolo de la retpoŝto. Sciigu nin, ĉu temas pri dumvive elsendota aŭ antaŭregistrota kontribuo.

Babilĉambroj

Ĉu vi volas ekscii pli pri astronomio? Interŝanĝi ideojn pri pluramemo? Lerni pri la transiro de energio? Diskuti pri feminismo kaj la lukton por GLAT-rajtoj? Ni elkore invitas vin al niaj babilĉambroj, kiuj okazos sabate kaj dimanĉe. Vi havs la okazon kune konversacii en Esperanto pri diversaj interesaj temoj.

Retaj ludoj

Ni aranĝos virtualajn ĉambrojn, en kiuj vi povos kune ludi retajn ludojn kiel Kodnomoj, Skribbl.io, Homlupoj kaj multajn aliajn!

Fulmprelegoj

Ĉu vi jam delonge ŝatus prelegi dum Esperanto-renkontiĝo sed ankoraŭ ne kuraĝis? Ĉu vi havas plej ŝatatan temon sed ĝi ne taŭgas por longa prelego?
La solvo estas fulmprelego! Vi havos kvin minutojn por rapide kaj koncize prezenti vian temon.
Dum JES okazos unuhora sesio de fulmprelegoj, do vi havas la ŝancon aŭskulti multajn prelegojn pri diversaj temoj.
Se vi ŝatus fari fulmprelegon, bonvolu plenigi la jenan formularon: