Kotizoj
La kotizo por via partopreno kalkuliĝas de la programkotizo kaj kotizoj por loĝado kaj manĝado. Ĉiuj prezoj en tiu ĉi paĝo estas en eŭroj. Pro la kronvirusa pandemio, malaliĝoj ĝis la 30a de septembro estos akceptataj kun plena reĝiro de la antaŭpago.
Programkotizo
Via programkotizo dependas de via aĝo, la dato de via antaŭpago kaj via loĝlando laŭ la ĉi-suba tabelo. Atentu ke infanoj ĝis inkluzive 5 jaroj ne pagas programkotizon.
Loĝado
Jen vi trovas la kotizon por loĝado en plurlita ĉambro:
Por 2-lita ĉambro estas unuopa krompago je 10 eŭroj.
Loĝado en la amasloĝejo kostas po 10 eŭrojn por nokto.
Tiaj ĉi prezoj estas favoraj por homoj kiuj partoprenas la tutan eventon. Se vi partoprenas nur parttempe aŭ volas ŝpari monon, konsideru loĝadon en la amasloĝejo aŭ serĉadon de propra aparta tranoktejo.
Manĝado
Dum JES eblas manĝi vegane, vegetare aŭ kunviande. Vi povas nur mendi aŭ ĉiujn manĝojn (15 eŭroj por ĉiu tago de via restado) aŭ neniujn.
La silvestra bufedo je la 2021-12-31 estos por ĉiuj, do ĝi ne bezonas esti aparte mendita. Por ĝi, ni petas 5 eŭrojn de ĉiu partoprenanto.
Subteno de JES kaj nepagipovaj partoprenantoj
Donacu por la okazigo de JES
Se vi ŝatus subteni nian agadon kaj helpi nin realigi plejeble mojosan JES, vi tre bonvenas sendi etan donacon aldone al via kalkulita aliĝkotizo!
Donacu al la helpfonduso de JES
Dank’ al viaj donacoj JES-on povas partopreni homoj, kiuj alikaze ne povus partopreni ĝin. Subtenu aliajn esperantistojn kaj donacu por la fonduso!
Antaŭpago kaj pagmaniero
Antaŭpago
Via aliĝo ekvalidas nur post antaŭpago de 40 eŭroj (aŭ 180 zlotoj).
Banka transpago per EUR
Ricevanto: Deutsche Esperanto-Jugend
IBAN: DE64 2512 0510 0008 4249 00
BIC / SWIFT: BFSWDE33HAN
Teksto: [via nomo] JES2021
(se vi volas donaci, aldonu: + donaco okazigo/fonduso [sumo en EUR])
Banka transpago per PLN
Eblas antaŭpagi per polaj zlotoj. Por pagoj kun zlotoj ni uzas kurzon de 1 EUR = 4,5 PLN. Zlotojn ni nur akceptas per banka ĝiro kaj nur ĝis la 14a de decembro – surloke ni akceptos nur eŭrojn!
Ricevanto: Polski Związek Esperantystów
IBAN: PL10 2130 0004 2001 0558 6110 0003
BIC / SWIFT: INGBPLPW
Teksto: [via nomo] JES2021
(se vi volas donaci, aldonu: + donaco okazigo/fonduso [sumo en PLN])
Rimarkoj / Aldonaj kondiĉoj
- La aĝo kalkuliĝas laŭ la 28a de decembro 2021.
- Membreco en GEJ, PEJ: Membroj de GEJ aŭ PEJ ricevas rabaton je 15 EUR.
- Surloka aliĝo: Por surlokaj aliĝoj estos postulita krompago de 10 EUR.
- Lando-kategorioj: La lando-kategorioj estas tiuj ĉi:
- A-landoj: Andoro, Aŭstrio, Barejno, Belgio, Danio, Finnlando, Francio, Germanio, Irlando, Islando, Israelo, Italio, Japanio, Kanado, Kataro, Kuvajto, Liĥtenŝtejno, Luksemburgo, Monako, Nederlando, Norvegio, Omano, San-Marino, Saŭda Arabio, Svedio, Svisio, Unuiĝinta Reĝlando, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Usono
- B-landoj: Albanio, Aŭstralio, Bosnio-Hercegovino, Brunejo, Bulgario, Ĉeĥio, Estonio, Grekio, Hispanio (inkl. Katalunion), Hungario, Kipro, Kroatio, Latvio, Litovio, Nord-Makedonio, Malto, Montenegro, Nov-Zelando, Pollando, Portugalio, Rumanio, Serbio, Singapuro, Slovakio, Slovenio, Sud-Koreo, Tajvano, Turkio, Ukrainio
- C-landoj: ĉiuj ceteraj landoj
- Invitleterojn ni sendas retpoŝte en PDF-formato (senpage) aŭ/kaj per normala poŝto (kontraŭ repago de la poŝtaj sendokotizoj).