Alireblo

Kiel JES-teamo, ni volas, ke plej diversaj homoj povu facile aliri kaj partopreni nian eventon. Kelkajn el la manieroj por atingi tion ni resumas por vi ĉi tie.

Rulseĝ-uzado

La JES-ejo estas taŭga por rulseĝ-uzantoj, do ĉiuj ĉambroj estas atingeblaj senbarile. Ekzistas kelkaj dormĉambroj aparte optimigitaj por rulseĝ-uzantoj. Se vi bezonas loĝi en tia ĉambro, bonvolu indiki tion dum via aliĝo al la evento.

Programo por novuloj

Se vi estas novulo, do neniam antaŭe partoprenis en granda junulara Esperanto-evento kiel JES, vi povas ricevi subtenon de anĝeloj, kiuj estas spertaj partoprenantoj kaj povas ĉiam helpi kaj klarigi al vi aferojn.

Kursoj por komencantoj

Ni ofertos al vi lingvokurson, kiu taŭgas por via nivelo, se vi apenaŭ / ankoraŭ ne tiom flue parolas Esperanton.

Aŭskulta Servo

Se iam dum via partoprenado vi sentas vin malbone aŭ okazas al vi iu konflikto, pri kiu vi bezonas diskretan eksteran helpon, vi bonvenas ĉiam alparoli la Aŭskultan Servon. Ili estos volontulaj helpantoj, kiuj klopodos helpi vin laŭ viaj bezonoj kaj kompreneble ĉiam respektos vian privatecon. Dum la tago, estos specifaj horoj, dum kiuj vi povas iri alparoli la Aŭskultan Servon. Ekster tiuj horoj, eblos kontakti ilin poŝtelefone aŭ per Telegramo.

ITIN-ejo

Personoj, kiuj estas inaj, transgenraj, interseksaj kaj/aŭ neduumaj (ITIN), bedaŭrinde pli regule ol cis-viroj spertas situaciojn nekomfortajn dum grandaj junularaj eventoj, ankaŭ en relative toleremaj komunumoj kiel Esperantujo. Kiel unu el la manieroj por faciligi vian partoprenadon dum JES, unu seminaria ĉambro de la junulargastejo estos blokata ĉiuvespere ekde 18h00 ĝis sekva mateno je 10h00 por laŭvola kaj ekskluziva uzado fare de ITIN-personoj (“la ITIN-ejo”). En la ĉambro ekzistas fridujo, kaj vi povas kunporti trinkaĵojn kaj drinkaĵojn tien.
Dum la menciitaj tempoj cis-viroj ne rajtas resti en tiu ĉambro.