Jen respondoj al la plej oftaj demandoj. Se vi havas demandon kiu ankoraŭ ne estas inter ili, kontaktu nin!
Ĉu eblas ŝanĝi mendojn post la aliĝo?
Jes! Por tio, skribu retpoŝton al jes2021@esperanto.de. Sed atentu ke ni ne povas garantii ke via preferata loĝtipo ankoraŭ haveblas.
Ŝanĝo de menditaj manĝaĵoj eblas ĝis la 14a de decembro.
Ĉu mi devas skribi mian oficialan nomon en la aliĝilon? Ĉu oni vidos ĝin en la listo de aliĝintoj aŭ sur mia nomŝildo?
Bonvolu enmeti vian oficialan nomon. Se vi elektas “kun kromnomo”, vi povas elekti apartan kromnomon, kiu aperos en la listo anstataŭ via oficiala nomo.
Sur la nomŝildo dum la aranĝo ne estos skribita la nomo de la aliĝilo, vi povos mem permane skribi vian nomon.
Mi aĝas malpli ol 18 jarojn. Ĉu mi devas kunporti miajn gepatrojn por povi veni?
Se vi aĝas inter 14 kaj 16, vi ne nepre devas kunporti viajn gepatrojn, sed adoltan prizorganton kiu dum la evento respondecas por vi. Viaj gepatroj (aŭ laŭleĝaj prizorgantoj) devas plenigi formularon por transdoni la respondecon al la prizorganto. Ni sendos la formularon al vi post via aliĝo. Bonvolu indiki en la aliĝilo kiu estos via prizorganto.
Se vi aĝas pli ol 16, vi devas kunporti subskribitan formularon de viaj gepatroj, ke vi rajtas partopreni la eventon sole. Ni sendos la formularon al vi post via aliĝo.