Regularo

1. Junulara E-Semajno estas aranĝo por ĉiuj, sendepende de nacio, religio, aĝo, genro, seksorientiĝo kaj handikapoj. Dum la renkontiĝo ne estos akceptata iu ajn formo de diskriminacio kaj persekutado. Se vi spertas diskriminacion, ni petas vin raporti tion al la organizantoj.

2. La aliĝo al la renkontiĝo ekvalidas la tagon de la alveno de la antaŭpago (minimume 40 eŭroj) aŭ la plena sumo. Kaze, ke vi antaŭpagis la tagon de la limdato bv. pruvi, ke vi sendis la monon ĝustatempe (ekzemple per ekrankopio).

3. La resto de la sumo devas esti pagita per banka ĝiro ĝis la 14a de decembro.

4. Vi akceptas la prezojn kiel estas priskribite en la retejo de la aranĝo.

5. Kaze ke vi ne povas veni al la renkontiĝo: En kazo de malaliĝo antaŭ la 1a de oktobro vi rericevas la sumon, kiun vi antaŭpagis krom eventualaj ĝirkostoj. Se vi malaliĝas post la 1a de oktobro vi rericevas la antaŭpagitan sumon minus 40 eŭroj kaj eventualaj ĝirkostoj.

6. Se vi elektas transdoni vian pagitan sumon al iu alia partoprenonto tiam estas via respondeco komuniki tion al ni. La aliĝo ne transdoneblas, nur la pagita sumo.

7. Por partopreni la eventon sola oni devas esti post sia deksesa naskiĝdatreveno. Personoj pli junaj ol 16 povas partopreni la eventon nur kun plenaĝa prizorganto.

8. Se vi havos pli ol 16, sed malpli ol 18 plenaj jaroj, vi devos havi skriban permeson de via patro, patrino aŭ kuratoro. La ŝablono por la permeso troviĝas en la retejo de la evento. Organizanto rajtas postuli konfirmon pri la aĝo de la Partoprenanto surbaze de identigilo kaj konfirmon pri la skriba permeso de patro/patrino/kuratoro por la Partoprenantoj inter la deksesa kaj dekoka jaraĝo.

9. Se vi ŝatus foti dum la evento, konsideru kaj respektu la fakton, ke ne ĉiuj homoj volas esti fotitaj. Krome, antaŭ publikigi aŭ diskonigi viajn fotojn, klopodu havi la konsenton de la homoj, kiuj aperas en ili.

10. Kostoj de damaĝoj al la JESejo kaŭzitaj de partoprenantoj estos kovritaj de la partoprenantoj mem, kiuj kaŭzis la damaĝon.

11. En la tuta ejo hejmbestoj estas malpermesataj.

12. En la JESejo estas strikte malpermesite fumi kaj uzi la t.n. elektronikajn cigaredojn. Fumado estas permesita nur ekstere.

13. La organizantoj ne transprenas respondecon por damaĝoj al sano aŭ posedaĵoj de partoprenantoj, kiuj okazas dum la aranĝo.

14. La organizantoj donas al si la rajton rifuzi partoprenon de partoprenanto, se motivite de sekureckialoj.

15. La organizantoj rajtas postuli forlason de la Evento fare de partoprenanto kaj certigi la efektivigon de la postulo, se motivite de sekureckialoj. Tio aplikiĝas precipe por la situacioj en kiuj la konduto de la partoprenanto estas agresema aŭ kontraŭas ĉi tiun regularon.

16. Tiuj personoj kiuj pro la reguloj de ĉi tiu regularo kaj de la ĝenerala leĝo ne povis partopreni la JES aŭ devis forlasi la JES ne rajtas postuli ion ajn de la organizanto, precipe la partoprenkotizon.