Koncertoj

Dum JES 2021 atendas vin kvar grandaj vesperaj koncertoj!

29-a de decembro – Jonny M

“Kiam la nokto venas, festemaj homoj renkontiĝas, ni estas la majstroj de l’ diskej’ … EJ! EJ! EJ!”

La furora regestila muziko de Jonny M jam iĝis klasikaĵo kaj konataĵo en tuta Esperantujo. Jonny M donis ĉeestajn koncertojn sur kvar diversaj kontinentoj, verkis du esperantlingvajn albumojn kaj daŭre laboradas pri sia misio dancigi la esperantistaron. Dum pasintaj retaj JES kaj IJK, li krome pruvis, ke li kapablas etosigi eĉ virtuale.

30-a de decembro – Vagabondoj

“Mi pensas pri la kargo, pri la krudmaterialoj – gruzo, sablo, karbo, nutraĵoj, animaloj / Mi revas pri la planko, kie sidas en krepusko – vagabondaj muzikantoj …”

Ĉi-foje tamen ne temas pri Woody Guthrie kaj Cisco Houston, sed pri … nu, la Vagabondoj! Ili estas ĉarma grupo el Germanio, kiu ludas tradician muzikon el orienta kaj sudorienta Eŭropo, tamen ĉiam kun propraj kreemaj elementoj kaj improvizadoj. Kvankam ne estante esperantistoj, la esperanta nomo de la bando bone respegulas la interkulture perantan efikon de ilia muziko. Precipe ilia fokusiĝo je la Klezmer-ĝenro, tiu unika melankolia muzikstilo evoluigita de aŝkenazaj judoj, konstruas ponton al la biografio de L. L. Zamenhof kaj tiel denove ankaŭ al Esperanto mem.

1-a de januaro – Kaŝi

Kaŝi (Carsten Schnathorst) estas muzikisto el Hamburgo, kiu komencis koncerti por esperantuja publiko en 2014 ĉe Somera Esperanto-Studado en Slovakio. Sekvis pliaj koncertoj de li en diversaj grandaj Esperanto-eventoj, interalie UK kaj pasintaj JESoj.

Li mem komponas siajn kanzonojn, kaj interpretas ilin per piano kaj voĉo. Kiu jam bonŝancis sperti koncerton de Kaŝi, tre bone scias, kio nin atendas: Dank’ al sia unika kaj amuza prezentostilo, kiu vere similas tiun de profesia distristo, Kaŝi kreos por ni grandan spektaklon dum la unua vespero de la nova jaro.

2-a de januaro – Kjara

Kjara (Chiara Raggi) estas itala kantisto-kantverkisto, kiu nur antaŭ du jaroj debutis en la Esperanto-muzika mondo kun sia albumo Blua Horizonto.

Talentohava, kia ŝi estas, per sia gitaro kaj melodia voĉo ŝi ja sukcesas onin ravi. Kjara iam ekdecidis arte esprimi sin ankaŭ en Esperanto, ĉar ŝi trovas la lingvon kaj la ĉirkaŭantan ideon pri egaleco tre fascinaj kaj allogaj. Espereble ni ankoraŭ longe aŭdos kaj aŭskultos ŝin en Esperantujo!