Kotizoj
La kotizo por via partopreno kalkuliĝas de la programkotizo kaj kotizoj por loĝado kaj manĝado. Ĉiuj prezoj en tiu ĉi paĝo estas en eŭroj.
Programkotizo
Via programkotizo dependas de via aĝo, la dato de via antaŭpago kaj via loĝlando laŭ jena tabelo.
A-landoj | Aliaj landoj | |||||
Ĝis 17 jaroj | De 18 ĝis 27 | Pli ol 27 | Ĝis 17 jaroj | De 18 ĝis 27 | Pli ol 27 | |
Ĝis 15a de aŭgusto | 25,00 € | 50,00 € | 75,00 € | 10,00 € | 30,00 € | 45,00 € |
Ĝis 30a de septembro | 35,00 € | 60,00 € | 85,00 € | 20,00 € | 40,00 € | 55,00 € |
Ĝis 30a de novembro | 45,00 € | 70,00 € | 95,00 € | 30,00 € | 50,00 € | 65,00 € |
Ĝis la evento | 55,00 € | 80,00 € | 105,00 € | 40,00 € | 60,00 € | 75,00 € |
Loĝado kaj manĝado
Dum JES eblas manĝi vegane, vegetare aŭ speciale (kaze de alergio aŭ simile). Jen kiom kostas al ni la manĝoj:
Matenmanĝo | 6,50 € |
Tagmanĝo | 7,50 € |
Vespermanĝo | 7,00 € |
La JES kutime havas specialan Silvestran bufedon, la 31-an de decembro. Tio ne mankos ĉifoje, sed ni jam inkluzivis tiun aldonan koston en la programkotizo.
Ni oferas manĝon ekde la vespermanĝo de la 27-a de decembro (por la malmultaj kiuj venas unu tagon pli frue) kaj la lasta estos la tagmanĝo de la 4-a de januaro.
Eventualaj ŝanĝoj de viaj manĝoj eblas ĝis la 15-a de decembro, poste ne plu eblos ŝanĝi manĝojn.
Ekzistas diversaj ebloj por loĝi dum la JES, laŭ la kvanto da litoj en la ĉambro. Mendi loĝadon inkludas la vespermanĝon antaŭ la mendita nokto kaj la tagmanĝon post tiu nokto. Ĉar ne ĉiuj vekas por la matenmanĝo, vi povas mendi la matenmanĝon aparte (aŭ ne).
Jen vi trovas la kotizon por unu nokto.
Nur dormado | kun manĝoj | |
1-lita | 28,00 € | 42,50 € |
2-lita | 24,00 € | 38,50 € |
3-lita | 20,00 € | 34,50 € |
4- aŭ 6-lita | 16,00 € | 30,50 € |
Ni ankoraŭ prilaboras la eblojn loĝi en amasloĝejo aŭ tendumi. Bedaŭrinde ni ne povas promesi ke ni povos oferi tiun eblon, sed ni informos pri tio se estas ajna ŝanĝo.
Eblas tranokti ĉe la loĝejo la nokton antaŭ la evento (27-a de decembro). Se vi tion bezonas, skribu al ni, ĉar havas spacon por ĝis 10 homoj tiun antaŭan nokton. Ankaŭ eblas uzi Pasportan Servon por trovi Esperantistojn en Berlino aŭ proksime.
Eblas gastigi hejmbestoj sed nur laŭ interkonsento antaŭ la komenco de la evento.
JES-fonduso
Donacu por la JES-fonduso!
Dank’ al viaj donacoj, ni povos subteni la partoprenon de homoj, kiuj alikaze ne povus partopreni ĝin. Se vi havas la rimedojn, bonvolu kontribui per donaco al la fonduso por ke aliaj esperantistoj ĝuu la JES-n kun ni! Vi havas du eblecojn, aŭ vi simple pagos iom pli al la suba konto, aŭ vi sendos pere de Paypal al guyofchrisburn@gmail.com kun la indiko “por la JES-Fonduso”.
Antaŭpago kaj pagmaniero
Antaŭpago
Via aliĝo ekvalidas nur post la pago de via kotizo, prefere plene (tio evitos atendadon je via alveno) , sed vi povas sendi antaŭpagon de minimume 50 eŭroj.
Banka transpago
Ricevanto: Christine Brücker
IBAN: DE29 1203 0000 1038 9459 50
BIC: BYLADEM1001
teksto: [via nomo] JES2022
Rimarkoj/Aldonaj kondiĉoj
- La aĝo kalkuliĝas laŭ la tago antaŭ la komenco de la evento.
- Parttempa partopreno: Por homoj kiuj ne partoprenas plentempe, la programkotizo kalkuliĝas tiel ĉi:
- por 1- kaj 2-taga partopreno: 40% de la plena programkotizo;
- por 3-taga partopreno: 60% de la plena programkotizo;
- por 4-taga partopreno: 80% de la plena programkotizo;
- ekde partopreno de 5 tagoj: la plena programkotizo
- Surloka aliĝo: Por surlokaj aliĝoj estos postulita krompago de 10 EUR.
- Infanoj ĝis inkluzive 5 jaroj ne pagas programkotizon.
- Lando-kategorioj: La lando-kategorioj estas tiuj ĉi:
- A-ŝtatoj: Andoro, Aŭstrio, Barejno, Belgio, Danio, Finnlando, Francio, Germanio, Hispanio, Irlando, Islando, Israelo, Italio, Kanado, Kataro, Kuvajto, Liĥtenŝtejno, Luksemburgo, Monako, Nederlando, Norvegio, Omano, Portugalio, San-Marino, Saŭda Arabio, Svedio, Svisio, Unuiĝinta Reĝlando, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Usono
- Aliaj landoj: ĉiuj ceteraj landoj
- Invitleterojn ni sendas retpoŝte en PDF-formato (senpage) aŭ/kaj per normala poŝto (kontraŭ repago de la poŝtaj sendokotizoj).