Kun ĝojo mi anoncas la programon de la JES, okazonta jam post unu semajno!
JES-libreto jam estas presita, kaj se vi nun sendas programeron, ĝi ne aperos en la libreto.
Ĝin vi povas vidi per tiu ĉi ligilo: https://bit.ly/3iZxzVj
—
Surloko estos broŝuro, da malnovstila papera formo de la priskriboj. La tempojn ni afiŝos sur muro.
Eta anonco ĉar tio programero nur estas por aliĝintoj:
Trejnado pri membro-administrilo CiviCRM:
Lernu kiel pliprofesiigi kaj pliaŭtomatigi varbadon kaj mastrumadon de membroj kaj volontuloj – per altnivela membro-administrilo CiviCRM kaj rilataj merkatikaj trukoj. La trejnado taŭgas precipe por mastrumantoj de membroj, iom ankaŭ por estraranoj. KUNPORTU PROPRAN KOMPUTILON! Lokoj estas limigitaj, do bv. anticipe aliĝi!
Kiel aspektas “kutima” tago dum JES?
Kutima tago?! Ne ekzistas kutima tago! Ĉiu tago estas unika… tamen ekzistas ĝenerala strukturo de la tago kiu ripetiĝas. Dum la tago okazas ekzemple prelegoj, ludoj, dancado kaj manlaboro. La partoprenantoj mem realigas la tagan programo. Do, se vi havas interesan ideon, ne hezitu malkaŝi vian proponon al ni en la aliĝilo!
La ĝenerala strukturo estas:
Matenmanĝo: 08:00 – 09:30
Taga programo: 9:30 – 12:30
Tagmanĝo: 12:30 – 14:00
Taga programo: 14:00 – 18:30
Vespermanĝo: 18:30 – 20:00
Vespera programo: 20:30 – ĝis la nokto, nokto fin’!
La programo ankaŭ inkludos ekskursojn pri kiuj vi povas legi pli ĉi tie. Ni ankaŭ inkludos plian informon kiam pli difinita taga programo estos preta. Sekvu nin por scii pli!