Kotizoj
La kotizo por via partopreno kalkuliĝas de la programkotizo kaj kotizoj por loĝado kaj manĝado. Ĉiuj prezoj en tiu ĉi paĝo estas en eŭroj.
Programkotizo
Via programkotizo dependas de via aĝo, la dato de via antaŭpago kaj via loĝlando laŭ jena tabelo.

Loĝado
Jen vi trovas la kotizon por loĝado en 3-4 persona ĉambro.
Por 2-lita ĉambro estas unuopa krompago je 10 eŭroj.
Loĝado en la amasloĝejo kostas 5 eŭrojn por ĉiu nokto.
Ekzistas kelkaj lokoj por unu plia tranokto antaŭ la evento (27-a de decembro) kontraŭ 15 eŭroj (lito) aŭ 5 eŭroj (amasloĝejo).
Tiaj ĉi prezoj estas favoraj por homoj kiuj partoprenas la tutan eventon. Se vi partoprenas nur parttempe aŭ volas ŝpari monon, konsideru loĝadon en la amasloĝejo aŭ serĉadon de propra aparta tranoktejo.
Manĝado
Dum JES eblas manĝi vegane, vegetare aŭ kunviande. Vi povas aŭ mendi manĝo-kategoriojn aparte (matenmanĝo 5,50 EUR, tagmanĝo 7,20 EUR, vespermanĝo 6,50 EUR) aŭ mendi ĉiujn manĝojn kontraŭ favora prezo: 14 eŭroj tage.
Se vi volas mendi nur la silvestran bufedon je la 2018-12-31 (kontraŭ 6,50 EUR), skribu pri tio en la rimarkoj en la aliĝilo.
Menditaj manĝoj komenciĝas per la vespermanĝo de la 2018-12-28 (aŭ de via alventago, se vi alvenos post la komenco) kaj finiĝas per la tagmanĝo de la 2019-01-04 (aŭ de via forirtago, se vi foriros antaŭ la fino). Se vi havas aliajn preferojn, bonvolu kontakti nin. Se vi alvenas pli frue, vi povas almendi la tagmanĝon la 2018-12-28 aŭ mendi ĝin anstataŭ la tagmanĝo de la 2019-01-04.
Eventualaj ŝanĝoj de viaj manĝoj eblas ĝis la 15-a de decembro, poste ne plu eblos ŝanĝi manĝojn.
Help-fonduso de JES
Donacu por la helpfonduso de JES!
Dank’ al viaj donacoj JES-on povas partopreni homoj, kiuj alikaze ne povus partopreni ĝin. Subtenu aliajn esperantistojn kaj donacu por la fonduso!
Antaŭpago kaj pagmaniero
Antaŭpago
Via aliĝo ekvalidas nur post antaŭpago de 40 eŭroj.
Banka transpago
Ricevanto: Deutsche Esperanto-Jugend
IBAN: DE64 2512 0510 0008 4249 00
BIC: BFSWDE33HAN
teksto: [via nomo] JES2018
[se vi volas donaci al fonduso aldonu: “sumo [x] por fonduso”]
Rimarkoj/Aldonaj kondiĉoj
- La aĝo kalkuliĝas laŭ la 1-a de januaro 2019.
- Parttempa partopreno: Por homoj kiuj ne partoprenas plentempe, la programkotizo kalkuliĝas tiel ĉi:
- por 1- kaj 2-taga partopreno: 40% de la plena programkotizo;
- por 3-taga partopreno: 60% de la plena programkotizo;
- por 4-taga partopreno: 80% de la plena programkotizo;
- ekde partopreno de 5 tagoj: la plena programkotizo
- Membreco en GEJ, PEJ: Membroj de GEJ aŭ PEJ ricevas rabaton je 15 EUR, kiu validas nur por la programkotizo.
- Surloka aliĝo: Por surlokaj aliĝoj estos postulita krompago de 10 EUR.
- Infanoj ĝis inkluzive 5 jaroj ne pagas programkotizon.
- Lando-kategorioj: La lando-kategorioj estas tiuj ĉi:
- A-ŝtatoj: Andoro, Aŭstrio, Barejno, Belgio, Danio, Finnlando, Francio, Germanio, Hispanio, Irlando, Islando, Israelo, Italio, Kanado, Kataro, Kuvajto, Liĥtenŝtejno, Luksemburgo, Monako, Nederlando, Norvegio, Omano, Portugalio, San-Marino, Saŭda Arabio, Svedio, Svisio, Unuiĝinta Reĝlando, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Usono
- B-ŝtatoj: Albanio, Aŭstralio, Bosnio-Hercegovino, Brunejo, Bulgario, Ĉeĥio, Estonio, Grekio, Hungario, Japanio, Kipro, Kroatio, Latvio, Litovio, Makedonio, Malto, Montenegro, Nov-Zelando, Pollando, Rumanio, Serbio, Singapuro, Slovakio, Slovenio, Sud-Koreo, Tajvano kaj Turkio
- C-ŝtatoj: ĉiuj ceteraj landoj
- Invitleterojn ni sendas retpoŝte en PDF-formato (senpage) aŭ/kaj per normala poŝto (kontraŭ repago de la poŝtaj sendokotizoj).