Regularo de la Junulara E-Semajno 2018
-
Junulara E-Semajno estas aranĝo dediĉita por ĉiuj, sendepende de nacio, religio, aĝo, genro, seksorientiĝo kaj handikapoj. Dum la renkontiĝo ne estos akceptata iu ajn formo de diskriminacio kaj persekutado. Se vi spertas diskriminacion, ni petas vin raporti tion al la organizantoj.
-
La organizantoj ne transprenas respondecon por damaĝoj al sano aŭ posedaĵoj de partoprenantoj, kiuj okazas dum la aranĝo.
-
JES estas dediĉita por la junularo kaj havas riĉan noktan programon. Aliĝante al la aranĝo vi akceptas, ke dum la nokto povas ne esti perfekta silento.
-
Organizantoj petas respekti la JESejon, zorgi pri ĝia pureco, forlasi ĝin en la sama stato en kiu ĝi estis dum via alveno.
-
En la tuta ejo hejmbestoj estas malpermesitaj.
- La litoj devas esti uzataj kun litotolaĵoj. Vi povas aŭ kunporti viajn proprajn aŭ surloke lui ilin kontraŭ 4,50 eŭroj – uzi dormosakon en la lito estas malpermesite.
-
Kostoj de damaĝoj al la JESejo kaŭzitaj de partoprenantoj estos kovritaj de la partoprenantoj mem, kiuj kaŭzis la damaĝon.
-
Aliĝante al la aranĝo vi akceptas aperi en fotoj kaj filmoj, kiuj poste povos esti publikigitaj, krom se vi eksplicite, skribe sciigos la organizantojn antaŭ la aranĝo.
-
Via aliĝo al la renkontiĝo ekvalidas la tagon de la alveno de via antaŭpago je minimume 40 eŭroj aŭ la plena sumo. Kaze, ke vi antaŭpagis la tagon de la limdato bv. pruvi, ke vi sendis la monon ĝustatempe (ekzemple per ekrankopio).
-
Vi akceptas la prezojn kiel estas priskribite en la retejo de la aranĝo.
-
Kaze ke vi ne povas veni al la renkontiĝo: ni repagas al vi la sumon, kiun vi antaŭpagis krom 20 eŭroj kaj eventualaj ĝirkostoj.
-
Se vi elektas transdoni vian pagitan sumon al iu alia partoprenonto tiam estas via respondeco komuniki tion al ni. La aliĝo ne transdoneblas, nur la pagita sumo.
-
Estas konsiderata afable paroli Esperanton dum la aranĝo (paroli Esperanton ekzemple plifaciligas al aliaj homoj aliĝi al via konversacio), sed ne regas strikta “lingva disciplino” kaj vi tute rajtas uzi ajnan lingvon laŭ via plaĉo. Kongrue kun tio vi ne rajtas riproĉi homojn kiuj ne parolas Esperanton.
- Dum la akceptado vi ricevos vian nomŝildon kaj por ĝi ankaŭ plastan nomŝildujon. Ĉar ni volas reuzi tiujn nomŝildujojn en venontaj JES-oj, ni petas vin redoni la nomŝildujon fine de la aranĝo.
En kazo de klara miskonduto aŭ malobeo de la regularo, la organizantoj havas la rajton ekskludi partoprenanton de la aranĝo.