En tiu ĉi paĝo vi trovas la plej gravajn aferojn pri la alvenebloj. Multe pli da detaloj kolektis por vi Andi en jena paĝo. Multan dankon, Andi!
De Berlino
Trovu konekton en vbb.de aŭ bahn.de ĝis Storkow aŭ alternative ĝis Fürstenwalde.
De Storkow
Veturu per la buso 435 (vbb.de) ĝis la haltejo “Storkow, Hirschluch”. Kosto: 1,50 EUR. Atentu ke la lasta buso de Storkow veturos jam je la 18h05!
De Fürstenwalde
Veturu per la buso 435 (vbb.de) ĝis la haltejo “Storkow, Hirschluch”. Kosto: 2,70 EUR. Atentu ke la lasta buso de Fürstenwalde veturos jam je la 18h26!
La vojo de la bushaltejo al la JES-ejo estas simpla kaj mallonga (5-8 minutoj piede), vidu en la mapo:
Post la lasta buso
Ni tre rekomendas, ke vi venu sufiĉe frue por ke vi povu ankoraŭ alveni per buso!
Se tio ne eblas por vi, estas post la lasta buso kelkaj ebloj.
Taksio
Eblas veni per taksio ekde Storkow. Taksiveturo de la stacidomo Storkow al la ejo Hirschluch kostas proksimume 10 €. Jen la numeroj:
Taksiofirmao Bild: +49 33678 60557
Taksiofirmao Woite: +49 33678 72747
Povas esti tamen malfacile havebla vespere kaj nokte.
Piede
Piediri de la stacidomo ĝis la JES-ejo daŭras ĉirkaŭ 45 minutojn, jen la vojo en la mapo:
Nia propra JES-buseto
La 28-an vespere post la lasta publika buso ni provizos servon per propra JES-buseto (8 sidlokoj)! Ĝi veturos unufoje hore ekde ĉirkaŭ la 19h00 de la stacidomo de Fürstenwalde ĝis la JES-ejo kaj la kotizo estas 3 EUR.
Atentu tamen ke 8 sidlokoj ne estas multe kaj unufoje hore ne estas ofte, do atendu ke vi eble devos atendi longe aŭ tamen devos preni taksion. Se vi volas havi informon pri nia JES-buseto telefonu en tiu vespero al: 0049 176 59 84 83 60.
Por nia buso ni ankoraŭ serĉas pliajn ŝoforojn. Se vi pretas helpi veturigi homojn al la JES (per buso aŭ per alia aŭ propra aŭto), bonvolu kontakti nin! Multan Dankon!
De Pollando
Vojaĝu al Frankfurto ĉe Odro/Frankfurt(Oder) kaj de tie prenu trajnon al Fürstenwalde.
Karavano – komune vojaĝi al la JES
Legu ankaŭ pri la eblo komune vojaĝi al la JES per la karavano.