Pri la ejo

Pri la ejo

Ĉi-jare la JES gastiĝos en la gastejo kaj renkontiĝejo “Hirschluch” (prononco: “Hirŝ-luĥ”) en Storkow.

La adreso estas:
Hirschluch
15859 Storkow/ Mark

koordinatoj:
52°16’01.5″N+13°57’38.5″E
52.267126,13.9585433

En la ejo vi povas tranokti en du-litaj ĉambroj (etaĝaj kaj ne-etaĝaj litoj), plurlitaj ĉambroj aŭ en la amaŝloĝejo. La necesejo kaj duŝejo kutime ne estas en la ĉambro mem, sed en la koridoro aŭ en proksima domo. Ekzistas kelkaj ĉambroj kiuj dividas la necesejon kun la najbara ĉambro. La litoj devas esti uzataj kun litotolaĵoj. Vi povas aŭ kunporti viajn proprajn aŭ surloke lui ilin kontraŭ 4,50 eŭroj – uzi dormosakon en la lito estas malpermesite!

Krom la supra etaĝo de unu el la domoj, la tuta domaro estas alirebla por rulseĝoj.

Hejmbestoj estas en tuta ejo malpermesitaj.

Tiel aspektas la ĉambroj.

Por memzorgantoj ekzistas kuirejeto kun fornelo kaj fridujo.

Unu el la domoj estas por la pli aventuremaj partoprenantoj el vi… Ĝi kaj estas iom for de la necesejoj kaj duŝoj, kaj oni devas ĝin hejti per propra forno! Se vi interesiĝas pri logado en tiu ĉi domo (prezoj kiel por amasloĝejo), kontaktu nin! Jen la dormoĉambro de tiu domo: