Programo

Ankaŭ en tiu ĉi jaro ni preparos por vi riĉan kaj buntan programon – kun koncertoj, artaj prezentaĵoj, ekskursoj, Esperanto-kursoj kaj multe pli! Aparta programo por novuloj certigos, ke vi sentos vin bone ankaŭ se vi ne jam konas multe da homoj aŭ se tiu ĉi estas via unua aranĝo!

Kiel aspektas “kutima” tago dum JES?

Kutima tago?! Ne ekzistas kutima tago! Ĉiu tago estas unikaĵo… tamen ekzistas ĝenerala strukturo de la tago kiu ripetiĝas. Dum la tago okazas ekzemple prelegoj, ludoj, dancado kaj manlaboro. La tagan programon ĉefe okazigas la partoprenantoj mem – do se vi havas interesan ideon, ne hezitu malkaŝi vian proponon al ni en la aliĝilo!

9h00 – 10h00 matenmanĝo

taga programo

14h00 – 15h00 tagmanĝo

taga programo

19h30 – 20h30 vespermanĝo

La iom malfruaj manĝotempoj jam antaŭmontras ke ne nur dumtage, sed ankaŭ dum la vespero kaj nokto multe okazas. En la vespera programo vi trovos ekzemple koncertojn, sed ankaŭ tradiciajn programerojn kiel la interkonan vesperon, la trinkomanĝan nokton, la silvestran balon kaj la internacian vesperon.

21h30 vespera programo

Kaj tio ne estas ĉio. Post la “oficiala” vespera programo estas tempo por plue “maldormi” – en la trinkejo, gufujo aŭ diskejo…

Atendu pliajn informojn!