Vespera programo

Jen vi trovas kelkajn el la ĉefaj vesperaj programeroj kiuj okazos dum JES:

Teatraĵo Doktoro Esperanto de Mario Migliucci (sabate 21h30)

Doktoro Esperanto estas Lejzer Ludvik Zamenhof kaj ĉi tiu estas lia vivrakonto. La rakonto pri homo, kiu volas doni al la mondo unikan voĉon, homan voĉon. Kiel laborema metiisto, doktoro Esperanto, la vireto kun okulvitroj, fabrikas sian instrumenton kaj ĝin proponas al kiu ajn ĝin volas utiligi. Sed lingvo estas aparta instrumento, ne kreebla de la hodiaŭo al morgaŭo. Tiu ĉi rakonto konsistas el turoj kaj el homoj kiuj ilin konstruas. Kiel aliaj homoj antaŭ li, Lejzer neglektas la ŝtonon kaj preferas la brikon. La brikoj de Lejzer estas vortoj kaj lia lingvo estas Esperanto.

Mario Migliucci

Doktoriĝinta pri Historio kaj Filma Kritiko ĉe Universitato ‘La Sapienza’ en Romo, entreprenas jam en la samaj jaroj irvojon cele al teatra muldiĝo pere de multnombraj kaj heterogenaj laboratoriaj spertoj. Ek de 1998 li laboras kiel teatra aŭtoro kaj aktoro, surscenigante kiel aŭtoro kaj interpretisto la spektakloj Doktoro Esperanto, Primo Sguardo (Unua Rigardo), Diario Elettorale (Balota Taglibro). Li laboras, interalie por teatra adapto de la romano La ragazza e il professore (la Knabino kaj la instruisto) de Jean-Claude Carrière, realigante la spektaklon Bussando alla porta (Frapante ĉe pordo de Einstein), reĝisorado de Giles Smith, kies interpretisto li ankaŭ estas. En 2018 enscenigas Il bambino sogna (La infano sonĝas) de Hanoch Levin, reĝisorata de Claudia della Seta.

Trinko-manĝa nokto (sabate 23h00)

Partoprenantoj kunportas por tio specialaĵojn el siaj landoj. Ĉiu lando havos tablon por prezenti la kunportitajn aĵojn. Do kunportu vian kontribuon (ekzemple manĝeton, sukeraĵon/kukon/keksojn, trinkaĵon, alkoholaĵon, ktp.) por pliriĉigi tiun programeron!

Koncerto de KlezFez (dimanĉe 21h30)

Klezmero dancas leĝere kaj pasie tra ĉiaj sentoj de profunda tristeco ĝis la plej forta ĝojo. Kaj tio ĉi kvazaŭ ĉiam samtempe. Kaj klezmero senpene kreas ponton inter diversaj muzikaj kulturoj.

La bando KlezFez fondiĝis en la jaro 2011 de muzikistoj de tre diversaj stiloj kaj invitas nin al koncerto kun kantoj de la sefardaj judoj, kun orienteuropa muziko de la aŝkenazaj judoj, hebreaj kantoj kaj moderna klezmera muziko.

Estas muziko kiu ofte estis ludata dum festoj, precipe en geedziĝfestoj, kaj kiu tre taŭge instigas al dancado!

Koncerto de Kaŝi (marde 21h30)

Tiuj, kiuj jam ĉeestis koncerton de Kaŝi, scias ke tio simple estas neforgesebla sperto!

Kaŝi estas muzikisto el Hamburgo, kie li ankaŭ ludas en bando. Li koncertis en pluraj aranĝoj, kiel ekzemple la UK 2016 en Slovakio kaj plurfoje en SES (Somera Esperanto Studado, ankau en Slovakio).

En sia koncerto li ravas la publikon per sia voĉo – emociplena kaj energiplena – kaj ludante la pianon. Prezentataj estas propraj kantoj kaj kantoj el diversaj lingvoj, kiuj ne nur movas la korojn, sed ankaŭ la piedojn! Kiam Kaŝi koncertas la sidejo de la publiko kvazaŭ aŭtomate pli kaj pli transformiĝas al freneza dancejo. Do se vi havas ŝancon, nepre venu por ĝui tian koncerton. Por ĝui emociajn momentojn kaj por ĝui etosigan kaj dancigan muzikon!

Internacia Vespero (merkrede 21h30)

Tiu vespero estas tiel internacia kiel ĉiuj partoprenantoj de JES! La internacia vespero estas la vespero kiam estas _via_ ŝanco prezentiĝi! Kiu estas via (ĝis nun eble kaŝita?) talento, kapablo aŭ pasio? Tute ne gravas ĉu temas pri arta prezentaĵo, muziko, poezio aŭ ĉio ajn alia interesa aŭ amuza – prezentu vian kontribuon por riĉigi tiun vesperon!

Se vi bezonas teknikan subtenon, ekzemple muzikon, kontaktiĝu nepre antaŭe kun la organizanto.

Koncerto de Timothy “Tim” Gallego (ĵaŭde 22h00)

Tim estas freŝa talento inter la Esperanto-muzikistoj – Lian unuan koncerton ni povis sperti en la ĉi-jara IJK en Hispanio. Ni ĝojas havi lin nun ankaŭ en la JES!

Demandite pri sia koncerto en JES, li respondis simple kaj elkore: “Homoj, mojose ke ni vidos unu la alian en la JES en Storkow! Mi estas Tim, venas el Sudameriko kaj havos plezuron doni koncerton denove en Esperanta festo. Uhuuu! Ĝis baldaŭ!!”

Jen li havas ankaŭ video-mesaĝon por vi!

Koncerto de “B&B&A” (ĵaŭde 23h00)

“B&B&A” estas Birke Dockhorn (fluto kaj kantado), Bertilo Wennergren (gitaro kaj kantado) kaj Alena Adler (ukulelo kaj kantado). Ili prezentos al vi aron da kantoj, parte origine Esperantaj, parte tradukitaj el diversaj naciaj lingvoj. Plejparte tio estas baladoj, kiuj rakontas pri kortuŝaj flankoj de la vivo: memoroj dolĉaj kaj amaraj, amo feliĉiga kaj malfeliĉiga, disiĝo, morto kaj multo alia.