De kaj tra Germanio per buso

Serĉu ĉe busliniensuche.de. Nuntempe Flixbus havas preskaŭ monopolon en Germanio, tial vi apenaŭ trovas aliajn, sed indas provi.

De kaj tra Germanio per trajno

Per trajno de kaj tra Germanio: detalaj klarigoj

Per longdistancaj trajnoj de Germanio, Danio, okcidenta kaj suda Eŭropo

Jam eblas mendi rabatitajn biletojn por longdistancaj trajnoj. De Germanio “Sparpreis” ekde 19 €, de aliaj landoj “Sparpreis Europa” ekde 29 € ĝis 39 €, depende de la lando. Por ŝpari unue serĉu vian trajnkonekton ĉe bahn.de al “Szczecin Główny”, la ĉefstacidomo, sed aĉetu vian bileton nur al la lasta germana stacidomo tuj antaŭ Pollando. Tra Berlin tiu estas Tantow, tra Hamburg kutime Grambow. De Tantow aŭ Grambow aĉetu alian bileton (3 €) por la resto. Plej ofte bileto nur al Berlin kostas la saman kiel al la limurbo Tantow. Se ne, komparu, konsiderante ke trajnbileto Berlin – Szczecin kostas maksimume 11 €

Per lokaj trajnoj de Germanio (prefere veturu kvinope)

Se jam malfruas por aĉeti rabatitan bileton por longdistancaj trajnoj, aŭ se vi estas kelkope, taŭgas bileto per kiu vi rajtas uzi nur lokajn trajnojn en Germanio. Do ĉiujn krom ICE, IC/EC kaj D. Metu hokon ĉe “Nur Nahverkehr”. Male kiel ĉe biletoj por longdistancaj trajnoj, la prezo ne dependas de kiam vi aĉetas, sed: ju pli da homoj veturas, des malpli kostas. Tial aĉetu malfrue, ĉar vi eble lastmomente havos pliajn mojosajn kunveturantojn kaj tiel ĉiuj ŝparas. Eblas aĉeti en la reto kaj printi ĝin aŭ en aŭtomatoj de la germana fervojo.
La bileto nomiĝas Quer-durchs-Land-Ticket kaj validas en la tuta Germanio nur en lokaj trajnoj. Se estas festotago kiel la 25-a kaj 26-a de decembro, sabato aŭ dimanĉo, ĝi validas jam ekde la 0-a horo, alitage nur ekde la 9-a horo, ĝis la 3-a horo post noktomezo. Ĝi kostas por 1 homo 44 € kaj la prezo altiĝas por ĉiu aldona homo je 8 € ĝis maksimume 76 € por 5 homoj. Se vi jam aĉetis por certa kvanto da homoj, ne plu eblas ŝanĝi tion nek redoni. Sur la bileto devas esti la kompletaj nomoj de ĉiuj kunveturantoj ekde kiam ili entrajniĝas.

Bileto de Grambow (limtransirejo DE-PL) al Szczecin

Por la lastaj 17 km (17 minutoj) de Grambow al Szczecin Główny aĉetu specialan tiel nomatan “Grenzübergangsfahrkarte Polen – Deutschland” (PDF) por 2,50 €. Ne pagu la “normalan” prezon de 9,30 €. Eblas aĉeti en ĉiuj fervojgiĉetoj en tuta Germanio – prefere montru la PDF. Laŭ la supra PDF aĉeteblas ankaŭ en la trajno kaj (por la reveturo) en Szczecin.

Bileto de Tantow (limtransirejo DE-PL) al Szczecin

Por la lastaj 23 km (20 minutoj) de Tantow al Szczecin Główny aĉetu en Berlin ĉe aŭtomatoj kaj giĉetoj de VBB (Verkehrsverbund Berlin-Brandenburg) bileton por 2,70 € (kun BahnCard-rabato 2,00 €). Ne vendiĝas en la trajno. “Normala” trajnbileto ĉe la fervojo kostas 10,60 €!

De Berlino per trajno

Per trajno de Berlin, 1 ĝis 2 homoj

Ĉe www.bahn.de serĉu nur la trajnkonektojn el Berlin. La bileton por 11 €/homo ne eblas aĉeti ĉe www.bahn.de – tie kostus 22 € ĝis 43 €. La fervojo almenaŭ ofertas la sube menciitajn biletojn por 5 homoj. Unuopan bileton Berlin – Szczecin por 11,00 € (kun germana rabatkarto BahnCard 8,30 €) aĉeteblas ĉe VBB kaj inkluzivas la lokajn trafikojn en Berlin (tarifzono AB) kaj Szczecin.

Per trajno de Berlin, 3 ĝis 5 homoj

Se vi estas pli ol 2 homoj aĉetu bileton por 5 personoj:

  • Se estas jam la 18-a horo prenu por 22 € la “Brandenburg-Berlin-Ticket Nacht” por 5 homoj. Ĝi validas ĝis la 07-a horo venonttage kaj inkluzivas ekde la menciita horo la lokajn trafikojn en Berlin (tarifzono AB) kaj Szczecin. Aĉeteblas ĉe www.bahn.de kaj VBB kaj inkluzivas ekde la menciita horo la lokajn trafikojn en Berlin (tarifzono AB) kaj Szczecin. Vi devas skribi la nomojn de ĉiuj kunveturantoj sur la bileton.
  • Se estas festotago kiel la 25-a kaj 26-a de decembro, sabato aŭ dimanĉo, jam ekde la 0-a horo, alitage nur ekde la 9-a horo, prenu por 29 € la “Brandenburg-Berlin-Ticket” por 5 homoj. Aĉeteblas ĉe www.bahn.de kaj VBB kaj inkluzivas ekde la menciita horo la lokajn trafikojn en Berlin (tarifzono AB) kaj Szczecin. Vi devas skribi la nomojn de ĉiuj kunveturantoj sur la bileton.

VBB – trajnbiletoj de Berlin

La loka trafikunuiĝo Verkehrsverbund Berlin-Brandenburg (VBB) vendas biletojn al Szczecin laŭ la loka VBB-tarifo ĉe aŭtomatoj kaj giĉetoj en Berlin kaj ĉirkaŭaĵo kaj per apo.
Tel. VBB: +49 30 25414141 ĝis la 20-a horo.

Per buso de Berlin

Kaj Flixbus kaj Polskibus havas konekton al Ŝĉecino de:

  • Berlin flughaveno Schönefeld (Berlin SXF). Ekde 5 € ĉe www.interglobus.pl.
  • Berlin busstacidomo (ZOB – Zentraler Omnibusbahnhof Berlin/Central bus station Berlin)
  • Berlin Alexanderplatz
  • Berlin flughaveno Tegel (Berlin TXL)

En Ŝĉecino la busoj haltas en la ĉirkaŭaĵo de la ĉefstacidomo. La haltejo nomiĝas “Szczecin, Dworzec główny”.
Per buso kostas ofte malpli ol per trajno, sed trajnbileto inkluzivas la lokajn trafikojn en Berlin kaj Szczecin. Komparu.

Per trajno de Ĉeĥio, Slovakio, Hungario kaj orienta Eŭropo

De tiuj landoj vi verŝajne plej bone veturos tra Pollando. Biletoj ene de Pollando mendeblas rete ĉe la du polaj fervojkompanioj longdistancajn trajnojn ĉe PKP Intercity kaj lokajn ĉe Polregio.

De Poznano, de Pollando ĝenerale

Ekzistas rektaj trajnoj kaj busoj de Poznano al Ŝĉecino, troveblaj en tiu ĉi paĝo: https://en.e-podroznik.pl/.

De la flughaveno de Ŝĉecino

De la flughaveno de Ŝĉecino (Solidarity Szczecin-Goleniów Airport) ekzistas trajno, kiu post 40 minutoj atingas la urbocentron de Ŝĉecino.

De la ĉefstacidomo de Ŝĉecino al la JES-ejo

De la haltejo tuj apud la stacidomo (Dworzec Główny) vi iras per la tramo 3 (direkto Las Arkoński) ĝis la haltejo Brama Portowa. Tie vi ŝanĝas al tramo 810 (direkto Gumieńce) ĝis la haltejo Szkoła Salezjańska. Trambiletoj aĉeteblas kontraŭ polaj zlotoj ĉe aŭtomatoj en la haltejo.

Alternativa konekto estas: per tramo 6 (direkto Gocław) ĝis Wyszyńskiego kaj de tie per tramo 8 (direkto Gumieńce) ĝis Szkoła Salezjańska.

Pliaj informoj pri veturado ene de Ŝĉecino troveblas per:

Karavanoj

Se vi volas vojaĝi grupe kaj malmultekoste, eblas iri per karavano de Strasburgo kaj diversaj urboj en Belgio, Nederlando kaj Germanio. Pli da informoj ĉi tie.