Ĝenerala kontakto kun la organiza teamo: jes@pej.pl

Lars Hansen
Kasisto de de la 9-a JES kaj de GEJ. 25 jarojn aĝa, komputil-lingvisto, biciklanto, tendumanto, ĉiam emas pliboniĝi kaj mem krei aferojn.
Kontakto: Lars.Hansen(ĉe)esperanto.de
Marta Domian (Martusia)
Kasistino de 9-a JES. Mezjuna, mezalta, mezdika, mezblonda, mezfeliĉa, mezriĉa, mezbela – normala. Biciklistino kiu de tempo al tempo parolas al mikrofono de Varsovia Vento.
Kontakto: martadomian(ĉe)op.pl
Lidia Helena Komar
Surloka helpo. 26-jaraĝa aktivulino de CEM, membro en E-ensemblo. Plej interesiĝas pri diversaj artaj aferoj kaj interkluturado.
kontakto: lidia.komar(ĉe)gmail.com
Karolina Rzeszuto (Kari)
La loka kunordigantino, librotenistino profesie, granda romantikulino, kiu en postkuro je amo kaj revoj provas konservi iom da saĝo 😉 Mi, vivanta en mia propra mondo – plena de bidoj kaj Esperanto – estas foje anĝelo foje diablino.
Michaela Stegmaier
Kunordigantino, 23-jaraĝa, GEJ-prezidantino, skoltino, studas naturajn sciencojn, partoprenis JES en Eger kaj Waldheim am Brahmsee
Kontakto: michaela.stegmaier(ĉe)esperanto.de
Irek Bobrzak
Kunordiganto, prezidanto de Varsovia Vento, ĉefredaktoro de Varsovia Vento-Elsendoj, elektronikisto profesie, biciklanto, ŝatanto de montaro, botaniko kaj plantoj, kunfondinto de la JES, krom Eger kun la JES ekde komenco ĝis nun.
Kontakto: viavento(ĉe)onet.eu
David Mamsch
Devid origine estas germano, sed nun loĝas en Slovakio. Li amas preskaŭ ĉion kio rilatas al ritmoj kaj muziko.

Matthieu Desplantes
Franca komputilisto kaj lingvemulo loĝanta en Slovakio. Okupiĝas pri la retejo de JES.