Ne devigi sed instigi. Jen la ĉefa principo de ĉi-jara renkontiĝo, kies programaj proponoj rilatos rekte al la kultura kaj la lingva evoluo dum kreado de io nova kaj nekutima. Ricevos vi do la eblojn memverki novajn tekstojn kun la ŝatataj muzikistoj kaj ilin kunkanti, verki poemojn, lerni filmadon, tradukadon, dancojn, teatrumadon, ludadon de instrumentojn kaj renkontiĝi kun konataj personecoj de la movado por ne tedajn prelegojn aŭskulti, sed diskuti pri la historiaj, kulturaj kaj la movadaj aferoj. Kompreneble ne mankos ludejo, gufujo kaj trinkejo kaj aliaj proponoj por tiuj, kiuj diversforme ŝatas ripozi en la mojosa internacia etoso.

La programo, en kiu ne mankos ankaŭ freŝa rigardo al temo de la vespera, koncerta programo, nun kreiĝas.

Daŭras interparoloj, aperas novaj ideoj – la unuaj programeroj estas jam anoncitaj, pri aliaj ni baldaŭ informos vin.

Poezia ateliero kun Jorge Camacho

Unu el la gastoj, kiuj proponos al vi ĉiutagan atelieron “Kiel esprimi sin en Esperanto poezie”, estos Jorge Camacho, kiu diras pri si mem: “Mi estas poeto de l’ naturo, de la obskuro kaj la klaroskuro, de la paseo kaj de la futuro…”. En la programo ankaŭ renkontiĝo kun la poeto, diskutoj pri poezio kaj prezentado de poemoj dum la nokta programo en la gufujo.

Koncerto de Martin Wiese

Unu el eksterordinaraj gastoj de la 9-a JES en Pollando estos ankaŭ Martin Wiese, gitaristo kaj kantisto de Amplifiki, Persone kaj Martin kun kaj sen Talpoj!