Ĉirkaŭaĵo kaj vidindaĵoj

Kudowa Zdrój estas landlima banurbo situanta ĉe la pola-ĉeĥa landlimo, inter la Tabla Montaro kaj montetojOrlickie, sur la suda deklivo, kio igas ĝian klimaton pli milda ol tiu de la urboj situantaj en la proksima valo.

Komence ĝi estis en ĉeĥa urbo kaj nomiĝis Lipolitov, kaj poste Chudoba. Onidire nomo (ĉehe: “malriĉulo” ) celis reprezenti la materialan statuson de ĝiaj loĝantoj. Bonŝance, en la deksepa jarcento estis tie malkovritaj fontoj de resanigaj akvoj kun diversaj kemiaj komponaĵoj.

Krom la kurac-akvoj, la urbo estas konata pro ĝia Krania Kapelo, kies internon kovras ĉirkaŭ 3 mil bone aranĝitaj homaj kranioj kaj ostoj, kiuj venas de viktimoj de militoj kaj epidemioj.

La historia urboplano, kiu konstruiĝis de la 15-a ĝis la 20-a jarcentoj, estas enskribita en la registron de la pola Nacia Instituto de Heredaĵo. Krome, sur la listo de historiaj monumentoj troviĝas ankaŭ la banparko de la dua duono de la 18-a jarcento, kun ĉambro de pumpiloj de mineralaj akvoj (inkluzive de arsena akvo), kaj lokaj konstruaĵoj, ekzemple sonorilejoj.

Aliaj turismaj allogaĵoj de la urbo estas la Muzeo de Ludiloj, la Muzeo de la Rano (nuntempe ĝi troviĝas en la Nacia Parko Tabulaj Montoj) kaj la Vojo de Malaperintaj Profesioj.

*/ Kudowa havas tri publike atingeblajn fontojn de minerala akvo. Du el ili (Marchlewski kaj Śniadecki) estas atingeblaj en la ĉefa konstruaĵo (kun pagenda eniro), kaj la tria (Moniuszko) situas proksime al la lageto (senpaga).