Ekskursoj

[PIEDA] Szczeliniec [Ŝĉelinjec]

(P1) sabato, la 28-a de decembro 2019, 10h00–12h30

(P2) dimanĉo, la 29-a de decembro 2019, 10h00–12h30

Prezo: 5 €

Kiel ĉi-jara JES-ejo rolas la ripoz-centro SZCZELINIEC. Ĉi tiu vorto – por pluraj malfacile prononcebla – estas fakte nomo de la plej alta monto de la Tablaj Montoj. Se la matena nebulo ne ĝenas la elvidon, oni povas vidi la monton el pluraj el la fenestroj de niaj loĝdometoj. Ĉi tiu ekskurso estas preskaŭ nepraĵo por ĉiu el la partoprenantoj – esti tuj ĉe la monto kaj ne grimpi sur ĝin povas esti embarase kiam viaj neesperantistaj amikoj demandos vin kiel vi festis la jarŝanĝon. Antaŭ la piedmarŝado okazos eta kurso pri la prononcado de la nomo de la monto – sed ne okazos testo kaj eĉ mutuloj rajtos kuniri. La monto ne estas tre alta kaj la itinero estas taŭga eĉ por nespertaj promenantoj, tamen ĝi ja estas monto – nepre kunportu taŭgajn ŝuojn.

Szczeliniec

 

[PIEDA] Promenado en la nacia parko (du variantoj)

(P3) lundo, la 30-a de decembro 2019, 10h00–13h30

(P4) ĵaŭdo, la 2-a de januaro 2020, 10h00–13h30

Prezo: 5 €

Ĉi tiu pieda ekskurso okazos en du malsamaj variantoj, tial vi povas aliĝi al ambaŭ se vi ŝatas naturon kaj volas profiti el la apudeco de la belaj lokoj. Nia gvidisto, kiu estas dungito de la Nacia Parko de la Tablaj Montoj kaj aŭtoro de gvidlibro de la parko, kondukos nin al la lokoj vintre plej belaj en la montaro. Li rakontos kiel la montoj ekestis, kiuj bestoj vivas en la parko kaj kiujn plantojn oni povas trovi laŭ la naci-parkaj itineroj. Estu preta por longa promenado kaj belaj vintraj pejzaĝoj de la Tablaj Montoj. Nepre kunportu taŭgajn ŝuojn, akvon kaj manĝaĵeton.

Park Narodowy Gór Stołowych / Table Mountains National Park

 

[BUSA] Kudowa-Zdrój – Kudovo

(B5) sabato, la 28-a de decembro 2019

Prezo: 10 €

Kudovo estas urbo apuda al nia JES-ejo. Ĝi estas kuracurbo kun longa historio kaj bela parko. Ni faros promenon en la urbo, vizitos la trinkejon de sanigaj akvoj kaj la monde unikan Kranian Kapelon. La prezo inkluzivas busvojaĝon kaj enirbiletojn de la trinkejo de sanigaj akvoj kaj de la Krania Kapelo.

Scull Chapel, Czermna, Poland / Kaplica Czaszek w Czermnej

 

[BUSA] Kłodzko [Kŭocko]

(B6) dimanĉo, la 29-a de decembro 2019, 09h30–14h30

Prezo: 15 €

La ĉefurbo de la regiono estas fama pro ĝia fortreso kaj subteraj koridoroj kiuj formas tutan turisman itineron. En nia ekskurso vi povos profiti ambaŭ. La prezo inkluzivas busvojaĝon kaj enirbiletojn de la fortreso kaj de la subtera itinero.

Twierdza Kłodzko

 

[BUSA] Bierfarejo Primátor en Náchod (Ĉeĥio)

(B7) lundo, la 30-a de decembro 2019, 09h30–14h30

Prezo: 20 €

Preskaŭ tuj trans la landlimo, en la ĉeĥa urbo Náchod, troviĝas la bierfarejo Primátor. Ni ne klarigos ĉi tie kion oni faras en bierfarejo, sed vi povos mem sperti tion en la ekskurso. Sperti – ne estas troigo, post la rakonto kaj ĉirkaŭpromeno okazos senpaga gustumado. La prezo inkluzivas busvojaĝon kaj enirbileton de la bierfarejo.

 

[BUSA] Domo de l’ Paper’

(B8) ĵaŭdo, la 2-a de januaro 2020, 09h30–14h30

Prezo: 10 €

En la Muzeo de Paperarto en Duszniki-Zdrój la papero estas produktata en la sama maniero kiel oni faris tion jam antaŭ kvar jarcentoj. Ankaŭ vi povos mem produkti vian propran folion en la paper-muelejo. En la nuntempo, kiam la leterojn ni sendas plej ofte rete kaj la pagojn ni faras per bankokarto, ni ofte forgesas kiam grava estas la papero (nu, ni rememoras tion en la necesejo!). Ekkonu pli bone la historion de papero, eksciu pri la manieroj kiel oni produktas ĝin kaj rigardu mirindajn paper-artaĵojn apud kiuj origamio ŝajnas enua… La prezo inkluzivas busvojaĝon kaj enirbileton de la muzeo.

Handmade paper

 

[BUSA] Naĝejo – aquapark Wodny Świat (Akvo-mondo)

(B9) ĵaŭdo, la 2-a de januaro 2020, 09h30–14h00

Prezo: 10 €

Klarigoj ne necesas. Venu kunnaĝi dum unu horo en la akvoparko de la apuda urbo. Nepre kunportu bantukon, banĉapon kaj bankostumon (leĝeraj banŝortoj ne taŭgas). La prezo inkluzivas busvojaĝon kaj enirbileton de la naĝejo. Post la naĝado oni povos ĝui ankaŭ iomete da libera tempo en la urbo kaj ekzemple fari aĉetojn por la revenvojaĝo post JES.

fot. basenkudowa.pl

 

Kaze de nesufiĉa kvanto de interesitoj aŭ malbona vetero la organizantoj rajtas ŝanĝi aŭ nuligi la ekskursan programon.