Enkonduko

Nigra vendredo – ankaŭ en Esperantujo!
Se vi aliĝos al JES ĉi-semajnfine (29.11–1.12) kaj pagos la antaŭpagon ĝis lundo 2.12, vi povos gajni ĝis 50-procentan rabaton de la tuta kotizo! Inter ĉiuj personoj kiuj aliĝos en tiuj tagoj ni lotumos unu kiu pagos nur duonon de sia tuta kotizo! ? Samtempe, ĉiuj aliaj aliĝintoj de la semajnfino ricevos 7-procentan rabaton, do certe indas provi!


JES – Junulara E-Semajno – estas jarŝanĝa renkontiĝo, unu el la plej grandaj junularaj Esperanto-aranĝoj. Ĉiujare dum unu plena semajno, kutime en Germanio aŭ Pollando. Ĉi-jare ĝi okazas jam la 11-an fojon!

La 11-a JES okazos en Pollando, en la vilaĝo Karłów (ĉeĥe Karlov, germane Karlsberg), apud Kudovo (Kudowa-Zdrój/Chudoba). Memoru kaj informu viajn amikojn pri tio por ke ni ĉiuj certe renkontiĝu en la ĝusta loko! 🙂

Por nepagipovaj esperantistoj ni preparis specialan JES-fonduson, kiu ebligos al kelkaj personoj partopreni la aranĝon. Legu pli en la detala paĝo.

La loko troviĝas en montaro, do ĉi-jare ni ĝuos tute alian, unikan, freŝan etoson. Kiel ĉiam ni garantias agrablan tempon dum kiu vi renkontiĝos kun aliaj esperantistoj, ekscios pri aliaj kulturoj kaj festos kune la novjaro(j)n.