Kotizoj

La partoprenkotizo konsistas el kvar partoj: programkotizoloĝkotizo, manĝkotizo kaj balkotizo. Ĉiuj subaj prezoj estas skribitaj en eŭroj.

Programkotizo

La programkotizo dependas de via loĝlando, aĝo (la 27-an de decembro 2019) kaj aliĝdato. Estas tri landkategorioj, kvar aĝkategorioj kaj kvin aliĝperiodoj. La programkotizon vi trovos en la subaj tabeloj:

Programkotizo por A-landanoj:

Aliĝo ĝis
\
Aĝo
2019-07-14 2019-08-06 2019-09-23 2019-10-31 2019-12-13
14–17 0 3 6 9 20
18–24 30 33 36 39 54
25–34 40 48 56 64 84
35 kaj pli 50 62 74 86 110

Programkotizo por B-landanoj:

Aliĝo ĝis
\
Aĝo
2019-07-14 2019-08-06 2019-09-23 2019-10-31 2019-12-13
14–17 0 3 6 9 20
18–24 10 13 16 19 32
25–34 14 21 28 35 55
35 kaj pli 30 41 52 63 87

Programkotizo por C-landanoj:

Aliĝo ĝis
\
Aĝo
2019-07-14 2019-08-06 2019-09-23 2019-10-31 2019-12-13
14–17 0 3 6 9 20
18–24 0 3 6 9 24
25–34 8 14 20 26 46
35 kaj pli 20 30 40 50 74

La landoj apartenantaj al la kategorioj A, B kaj C estas jenaj:

A-landoj: Andoro, Aŭstrio, Barejno, Belgio, Danio, Finnlando, Francio, Germanio, Irlando, Islando, Israelo, Italio, Japanio, Kanado, Kataro, Kuvajto, Liĥtenŝtejno, Luksemburgo, Monako, Nederlando, Norvegio, Omano, San-Marino, Saŭda Arabio, Svedio, Svislando, Unuiĝinta Reĝlando, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Usono.

B-landoj: Albanio, Aŭstralio, Bosnio-Hercegovino, Brunejo, Bulgario, Ĉeĥio, Estonio, Grekio, Hispanio, Hungario, Kipro, Kroatio, Latvio, Litovio, Makedonio, Malto, Montenegro, Nov-Zelando, Pollando, Portugalio, Rumanio, Serbio, Singapuro, Slovakio, Slovenio, Sud-Koreo, Tajvano, Turkio kaj Ukrainio.

C-landoj: ĉiuj ceteraj landoj.

Do, ekzemple la programkotizo por 23-jara persono loĝanta en Germanio, kiu aliĝas la 20-an de julio, estas: la 2-a aliĝperiodo, A-lando, aĝkategorio 18–24 – do, la programkotizo estas 33 eŭroj. La programkotizo ne povas esti pli malalta ol nulo, eĉ se sumo de rabatoj superas la laŭtabelan kotizon.

Rabatoj

Personoj kiuj membras en PEJ aŭ en GEJ en 2019 aŭ en 2020 ricevas 10-eŭran rabaton por la programkotizo. Ĝi estas nur unufoja. La fina programkotizo ne povas esti malpli alta ol nulo.

Loĝ- kaj manĝ-kotizo

Por partopreni la eventon necesas mendi la loĝadon – la ejo ne permesas eksterajn partoprenantojn.

La partoprenantoj loĝos en etaj, duetaĝaj dometoj. En ĉiu dometo supre troviĝas du dormoĉambroj, kaj en la teretaĝo troviĝas sofo. Pliaj informoj pri la loĝado troviĝas sur la koncerna paĝo.

Se temas pri manĝoj, la unua manĝo estos la vespermanĝo la 27-an de decembro 2019 kaj la lasta estos la matenmanĝo la 3-an de januaro 2020. La 1-an de januaro estos matentagmanĝo kaj vespermanĝo. En ĉiuj ceteraj tagoj estos po tri manĝoj.

Eblas mendi kunviandajn, vegetarajn kaj veganajn manĝojn.

La loĝ- kaj manĝ-kotizon oni pagas laŭ la kvanto de tranoktoj dum la evento.

Tagoj Dupersona ĉambro en dometo Sofo en dometo Tripersona ĉambro en nova dometo Manĝoj
7 119 38,5 84 75
6 102 33 72 65
5 85 27,5 60 55
4 68 22 48 45
1-3 51 16,5 36 35

Atenton! Pro manko de lokoj ne plu eblas mendi loĝadon sur sofoj! Kaze de demandoj kaj duboj bonvolu kontakti nin.

Silvestra balo

La silvestra balo kostas 35 eŭrojn. Tio estas deviga kotizo por ĉiuj kiuj ĉeestos la evento en la silvestra nokto (31 dec/1 jan). Ni konscias ke la prezo estas iom alta, sed ni esperas ke allogos vin tutnokta diskejo kaj bufedo, kaj krome fajro ekstere kaj varma bufedo tie. Ĉio ĉi por ke la silvestra balo estu kulmina punkto digna je nia JES.

Invitletero

Por ricevi invitleteron, bv. aliĝi kaj antaŭpagi plej malfrue ĝis la 31-a de oktobro kaj plenigi la koncernajn kampojn en la aliĝilo. La invitletero kostas 5 eŭrojn. Kaze de malsukceso ni redonos la antaŭpagon krom la 5 eŭroj.

Antaŭpago

Por ke via aliĝo validu, necesas antaŭpagi almenaŭ 40 eŭrojn. La dato de la antaŭpago kalkuliĝas por la aliĝperiodo. Se vi pagas nelonge antaŭ la fino de unu el la aliĝperiodoj, bv. sendi konfirmon de ĝirpeto al jes@pej.pl.

La antaŭpago estas neredonebla, sed transdonebla.

Pagmanieroj

Ĉi-jare ni ne akceptos surlokajn pagojn kontante (krom en kazoj interkonsentitaj kun la organizantoj kaj se temas pri ekskursoj). Por antaŭpagi kaj pagi la tuton bonvolu uzi la metodojn priskribitajn sur la aparta paĝo.