Ĉiu JES havas sian propran etoson kaj apartaĵojn…

Ĉi-foje atendos nin ĉarmaj montarstilaj dometoj kun apartaj ĉambroj. Oni povas elekti inter du tipoj: modelo New aŭ Retro, eventuale dormi en kutima ĉambro en la konstruaĵo.
La dometoj New havas po 2 dormĉambrojn ensuprasur la unua etaĝo kaj en ĉiu dormĉambro troviĝas 3 litoj. En la teretaĝo estas loko por komforte sidi kaj babili, troviĝas tie ankaŭ sofo, kie povas dormi du aldonaj personoj.



Tiuj ĉi dometoj estas freŝe konstruitaj, nur antaŭ unu jaro, kaj videble pli modernaj.
La dometoj Retro: 2 dormĉambroj en la supra etaĝo – en ĉiu dormĉambro troviĝas 2 litoj. Same kiel en la novaj dometoj, ankaŭ ĉi tie eblas dormi duope sur sofo en la teretaĝo. Tiuj dometoj havas malhelajn murojn kaj ili estas en tre konata en Pollando malnova sed komforta stilo.



En ĉiu dometo (ambaŭ tipoj!) en la teretaĝo troviĝas kuirejeto kun malgranda fridujo, elektra boilkruĉo, du elektraj kuiriloj, poto, pato, teleroj, tasoj kaj manĝilaro. Ĉiu dometo havas propran banĉambron kun duŝo kaj necesejo.
Dometoj havas ankaŭ modernan hejtadsistemon – ni do ne devas timi la malvarmon!
Apartan atenton meritas belegaj rigardoj el la etaĝoj de la dometoj – kaze de sennebula vetero 😉
En la apuda konstruaĵo, en kiu okazos ankaŭ parto de la programo, troviĝas kelkaj kromaj ĉambroj, 2-, 4- kaj 5-personaj. Ilin ni rekomendas por familioj kaj aliaj grupoj. Ili ne troviĝas en la aliĝilo, do por mendi ilin bv. kontakti nin. La prezo por ili (por unu persono) estas la sama kiel por loko en 2-persona ĉambro.