Regularo

Tiu ĉi teksto estas traduko el la pola. Kaze de malklaraĵoj validas la originala versio.

Regularo de la 11-a Junulara E-Semajno

1. Ĝeneralaj kondiĉoj

1.1 Jene establiĝas la “Regularo de la 11-a Junulara E-Semajno”, referencota kiel “Regularo”.
1.2 Ĉi-regularo koncernas la eventon “Junulara E-Semajno” (JES), kiu okazas ekde la 27-a de decembro 2019 ĝis la 3-a de januaro 2020 en Pollando, en la vilaĝo Karłów apud Kudovo, en la ripozejo Ośrodek Wypoczynkowy „Szczeliniec”.
1.3 La organizantoj de “Junulara E-Semajno” estas Pola Esperanto-Junularo (PEJ) kaj Germana Esperanto-Junularo (GEJ).
1.4 La regularo difinas la ĝeneralajn kondiĉojn de partopreno kaj konduto por la personoj ĉeestantaj la supre menciitan eventon, referencotaj kiel Partoprenantoj.
1.5 Ĉi tiu Regularo estas disponebla en la retejo de la Organizanto kaj en la oficejo de la Organizanto dum la evento.
1.6 Ĉiuj Partoprenantoj estas devontigitaj respekti la Regularon.
1.7 La eroj de la Regularo estas subordigitaj al la pli suprarangaj leĝoj.

2. Partopreno en JES

2.1 Kondiĉo por partopreni la eventon estas akcepto de la Regularo kaj pago de la partoprenkotizo, kiu enhavas programkotizon, loĝkotizon kaj manĝkotizon.
2.2 Ĉiu Partoprenanto estas devontigita sekvi ĉi tiun Regularon kaj la regularon de la ejo, en kiu okazas la evento.
2.3 Dum la evento ĉiuj formoj de diskriminacio estas malpermesitaj.
2.4 Por partopreni la eventon sola oni devas esti post sia deksesa naskiĝdatreveno.
2.5 La personoj kiuj havos pli ol 16, sed malpli ol 18 plenaj jaroj, devos havi skriban permeson de ties patro, patrino aŭ kuratoro. La ŝablono por la permeso troviĝas en la retejo de la evento. Organizanto rajtas postuli konfirmon pri la aĝo de la Partoprenanto surbaze de identigilo kaj konfirmon pri la skriba permeso de patro/patrino/kuratoro por la Partoprenantoj inter la deksesa kaj dekoka jaraĝo.
2.6 Personoj pli junaj ol dek ses povas partopreni la eventon nur kun plenaĝa prizorganto.
2.7 Infanoj pli junaj ol dek kvar ne pagas la programkotizon kaj partoprenas la eventon prizorgate de sia patro, patrino aŭ kuratoro, kiu pagis la partoprenkotizon. La patro, patrino aŭ kuratoro estas devontigita posedi identigilon kiu konfirmu la aĝon de la infano.
2.8 Estas devo de la patro, patrino aŭ kuratoro, kiu partoprenas la eventon kun subkvinjara infano, prizorgi ties sekurecon, aparte sekurigi la aŭdsenson, por ke ĝi ne damaĝiĝu pro tro laŭta muziko.
2.9 Krome, la patro, patrino aŭ kuratoro devas gardi la konduton de la infano, por ke ĝi estu taŭga por la loko kaj situacio, kaj por ke ĝi ne ĝenu aliajn Partoprenantojn.

3. Devoj kaj rajtoj de la Partoprenanto

3.1. Se la Partoprenanto kiu malkonsentas esti registrita per fotiloj, filmiloj kaj sonregistriloj, li devas informi pri tio la Organizanton kaj personon kiu fotas, filmas aŭ registras la sonon.
3.2 La Partoprenanto devas teni ordon kaj lasi la ĉambrojn en la komenca stato, kaj ankaŭ atenti pri la rimarkoj de la posedanto.
3.3 Ĉiuj damaĝoj kaŭzitaj de la konduto de la Partoprenanto estos monkovritaj de li.
3.4 La Partoprenanto devas zorgi pri siaj personaj aferoj.
3.5. La Partoprenanto devas sekvi la hotelan diurnon, kiu daŭras ekde la 15-a ĝis la 11-a horo.
3.6. En la ĉambroj estas strikte malpermesite fumi kaj uzi la t.n. elektronikajn cigaredojn. Fumado estas permesita nur ekstere, for de la konstruaĵoj.
3.7 Hejmbestoj ne rajtas esti en la ripozejo.
3.8 Tiuj personoj kiuj pro la reguloj de ĉi tiu Regularo kaj de la ĝenerala leĝo ne povis partopreni la Eventon aŭ devis forlasi la Eventon ne rajtas postuli ion ajn de la Organizanto, precipe la partoprenkotizon.

4. Devoj kaj rajtoj de la Organizanto

4.1 La Organizanto devas certiĝi ke Partoprenanto kiu pagis la partoprenkotizon povu eniri la lokon de la Evento por partopreni ĝin. La Organizanto ankaŭ devas provizi organizadon de la Evento kaj ties sendisturban okazigon.
4.2 La Organizanto rajtas registri la sonon kaj la bildon de la Evento kaj la Partoprenantoj kiuj ne esprimis sian prian malkonsenton. La Organizanto rajtas publikigi tiajn materialojn sen aldona konsento de la Partoprenanto. Ĉi tiu regulo ne aplikiĝas por grupaj fotoj, kiuj estas registrataj kaj publikigitaj kun ĉiuj ĉeestantaj Partoprenantoj.
4.3 La Organizanto de respondecas pri la sanstato kaj pri la personaj aferoj de la Partoprenantoj.
4.4 La Organizanto donas al si la rajton:
a) rifuzi partoprenon de Partoprenanto, se motivite de sekureckialoj,
b) postuli forlason de la Evento fare de Partoprenanto kaj certigi la efektivigon de la postulo, se motivite de sekureckialoj. Tio aplikiĝas precipe por la situacioj en kiuj la konduto de la partoprenanto perturbas la publikan ordon, estas agresiva aŭ kontraŭas ĉi tiun Regularon.
c) rifuzi partoprenon de Partoprenantoj posedantaj aŭ uzantaj narkotajn kaj kontraŭleĝajn psiĥoaktivajn substancojn, armilojn kaj aliajn danĝerajn objektojn,
d) nuligi la Eventon pro grava hazardo aŭ superforto.

5. Finaj kondiĉoj

5.1 En la aferoj nekovritaj per tiu ĉi Regularo aplikiĝas la pola Civila Kodo.
5.2 En la aferoj nekovritaj per tiu ĉi Regularo la finan decidon pri organizaj kaj ordaj aferoj prenas la Organizanto.