Programeroj

Kreemaj atelieroj

Ĉi-foje, JES aktivigos iom da kreema energio ankaŭ de vi, kara partoprenonto! 😉

La duan tagon de la evento vi havos la eblon partopreni en niaj kreemaj atelieroj, kie oni kune kaj grupe priverkos projektojn kiel teatraĵojn aŭ pecetojn da esperanta literaturo kaj poezio. La rezultoj estos poste prezentitaj dum la Internacia Vespero.

1. Komedia teatro
Ĉu vi ŝatus vidi pli da komedio en Esperanto? Ĉu vi volas ion prezenti dum internacia vespero, sed vi ne certas kion, aŭ vi ne kuraĝas sole? Tiam aliĝu al la komedia ateliero de Roĉjo, sperta kontribuanto de komediaj teatraĵoj al interaciaj vesperoj. Jam antaŭ JES ni kreos grupon kaj ĉiuj preparos iom da tekstoj, por bone uzi nian tempon dum JES mem.

Partoprenu en nia kreado de io tre amuza, aŭ spektu la rezulton poste!

2. Esperanta tradukado kaj verkado
Hanso BECKLIN gvidos vin tra la pikaj kaj apikaj veprejoj de tradukado kaj verkado. Kunportu eltiraĵon mallongan en via ĉiutaga lingvo – rekantaĵon de ŝatata ŝlagro, soneton de epok’ pasinta, aŭ spritaĵon de nacia humuristo. Post iom da ekzercado en tiu korto, ni iros en la sovaĝejon de la propra menso por verki mallongajn versojn laŭ konataj formoj.
Nia konstanta celaro? Perloj karaj, ne kiĉa straso. Esperanto katenita nur al sia logiko. Amuziĝo kuna kaj energia, eĉ por tiuj ĝenerale ne verkemaj.

Internacia Vespero

Internacia Vespero ne povas manki en bonetosa junulara evento! Ni ĝojas anonci al vi, ke la Internacian Vesperon de la virtuala JES gvidos la konata videoblogistino Ariel Bonkorpa. Kiel ĉiam, ĝi estos la okazo por vi prezenti viajn kreemajn flankojn kaj talentojn. Oni prezentos la projektojn kune realigitajn kadre de la kreemaj atelieroj, sed vi povas ja ankaŭ memstare prepari kontribuon por la vespero!

Se vi jam ŝatus proponi kontribuon, vi estas invitita mesaĝi al ni je jes2020@esperanto.de, indikante “Kontribuo por IV” en la titolo de la retpoŝto. Sciigu nin, ĉu temas pri dumvive elsendota aŭ antaŭregistrota kontribuo.

Babilĉambroj

Ĉu vi volas ekscii pli pri astronomio? Interŝanĝi ideojn pri pluramemo? Lerni pli la skoltumado kaj la baha’a religio? Diskuti pri feminismo kaj la lukton por GLAT-rajtoj? Ni elkore invitas vin al niaj babilĉambroj, kiuj okazos sabate kaj dimanĉe. Vi havs la okazon kune konversacii en Esperanto pri diversaj interesaj temoj.

Retaj ludoj

Ni aranĝos virtualajn ĉambrojn, en kiuj vi povos kune ludi retajn ludojn kiel Kodnomoj, Skribbl.io, Homlupoj kaj multajn aliajn!

Fulmprelegoj

Ĉu vi jam delonge ŝatus prelegi dum Esperanto-renkontiĝo sed ankoraŭ ne kuraĝis? Ĉu vi havas plej ŝatatan temon sed ĝi ne taŭgas por longa prelego?
La solvo estas fulmprelego! Vi havos kvin minutojn por rapide kaj koncize prezenti vian temon.
Dum JES okazos unuhora sesio de fulmprelegoj, do vi havas la ŝancon aŭskulti multajn prelegojn pri diversaj temoj.
Se vi ŝatus fari fulmprelegon, bonvolu plenigi la jenan formularon: