Programo

Dum JES atendos vin riĉa, diversa kaj interaktiva programo! Krom interkona programo, virtuala gufujo kaj drinkejo, kvizo kaj prelegoj vi ankaŭ povos ĝui koncertojn de du konataj Esperantaj artistoj, engaĝiĝi en kreemaj atelieroj, montri al ĉiuj vian plej elstaran talenton dum la Internacia Vespero, partopreni interesajn diskutojn en babilĉambroj kaj kune ludi retajn ludojn.Multajn programerojn eblos denove spekti kaj dumvive diskuti je specifaj horoj poste, dum eŭropa nokto. Ni deziras, ke tiel la evento estu kiel eble plej alirebla ankaŭ por anoj de horzonoj malpli proksimaj al UTC.

 

Alklaku la bildon por vidi ĝin en tuta grandeco kaj teksta formo.

Krom la oficiala programo ĉiam estas la ebleco por paroli libere kaj ludi retajn ludojn kune.

Se vi mem ŝatus ankoraŭ proponi kaj gvidi programeron, bonvolu plenumi la formularon kaj ni plej baldaŭ kontaktiĝos kun vi.