Koncertoj

 

Ni estas familia duopo ĴeLe, kiu ekzistas ekde 2009 kaj multfoje koncertis, interalie 8-foje dum JES. Ofte ni muzikumas kun gastoj el diversaj landoj – ĉi-foje kun Geomar, kiu samtempe estas familiano
Dum kronvirusa tempo ni pretigis nian kvinan albumon “Stacioj de l’amo”.
Kutime ni kantas akompanataj per akustikaj muzikiloj, sed ĉi-foje ni ankaŭ pianludas kvarmane – ne maltrafu tiun premieron!

Koncertprogramo kaj tekstoj de ĴeLe dum JES 2021

ĴeLe koncertos vendrede, 20a UTC.

 

 

 

 

Kantanto, pajaco kaj enamiĝinto al la esperanta muziko. Ekkonis muzikarton dum infanaĝo kaj kantis por la publiko jam en sia unua esperanta rekontiĝo. Emerson debutis en la internacia Esperantujo en Slovakio, kadre de la IJK 2019, kaj denove koncertis en la Reta IJK 2020. Ĉu kun propraj komponaĵoj kaj esperantigoj, ĉu kun versioj de kanzonoj jam konataj en Esperantujo, Emerson ludas sian gitaron amuzigante kaj emociigante la spektantojn per diversstila kanzonaro.

Emerson koncertos vendrede, 21a UTC.

 

 

 

 

Jonny M estas jam konata nomo en Esperantujo. Jam ekde ok jaroj sonas la regea muziko sur la diskejoj de la renkontiĝoj. Jam en Azio, Sudameriko, Afriko kaj Eŭropo li donis furorajn koncertojn. Post la albumoj “Regestilo” en 2013 kaj “Kreaktiva” de 2017 li nun verkas je nova produkto el kiu ni aŭdos kelkajn novajn kantojn dum lia reta koncerto.

Jonny koncertos sabate, 19a30 UTC.