JES – la Junulara E-Semajno – estas unu el la plej grandaj Esperanto-aranĝoj de la junularo. Ĉiujare ĝi okazas ĉirkaŭ novjaro dum unu tuta semajno, kutime en Germanio aŭ Pollando.
JES 2021/’22 okazos en Lutherstadt Wittenberg, Germanio
Inter la 28a de decembro 2021 kaj la 4a de januaro 2022 la 13-a Junulara Esperanto-Semajno okazos en Lutherstadt Wittenberg, Germanio.
Ĉi tie vi povas aliĝi al JES! Atendos vin neforgesebla bunta programo kun pluraj koncertoj, lingvokursoj kaj atelieroj. Vi havos la oportunon partpreni ekskursojn en Lutherstadt Wittenberg kaj la ĉirkaŭa regiono. Kaj plej grave – ni kune povos esperantumi kaj festi la novan jaron denove!
Tamen ni kompreneble volas garantii ankaŭ sanan sekurecon dum la evento. Tial bv. atente legi nian regularon pri KOVIM-19.
Por jam havi impreson de la JES-ejo, vi povas spekti nian antaŭanoncan filmeton: