Loko

https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/f3/Altstadt_Lutherstadt_Wittenberg-Panorama.jpg/1024px-Altstadt_Lutherstadt_Wittenberg-Panorama.jpg

Wittenberg, la “Luther-urbo”, troviĝas en orienta Germanio, inter Berlino kaj Lepsiko. Ĝi estas ege konata pro sia ĉefa preĝejo, al kies pordo onidire Martin Luther alnajlis siajn 95 tezojn dum la reformacio.

Pro tio multaj vidindaĵoj en la urbo rilatas al Martin Luther, oni povas ekzemple viziti la loĝdomojn de li kaj aliaj reformistoj. Sed ankaŭ ekzistas malnova kastelo kaj lernejo konstruita laŭ planoj de la konata arĥitekto Friedensreich Hundertwasser.

La JES-ejo situas meze de la historia malnova urbo, do vi povos facile promeni tra la urbo kaj ekkoni la vidindaĵojn.