La JES okazos en la junulargastejo DJH Jugendherberge Wittenberg en Lutherstadt Wittenberg, Germanio.
Plejparto de la loĝ- kaj ĉiuj programĉambroj troviĝas en la ĉefa konstruaĵo.
Vi loĝos en ĉarmaj ĉambroj por 2 ĝis 6 personoj, plej multaj havas propran banĉambron kun necesejo kaj duŝo.
Ekzistas ĉambroj atingeblaj kaj taŭgaj por rulseĝuzantoj. Se vi bezonas loĝi en tia ĉambro, bonvolu indiki tion en la aliĝilo.
Plurlita ĉambro en la junulargastejo
Grupĉambro en la junulargastejo
Aldone al la ĉambroj en la junulargastejo ni rezervis kelkajn ĉambrojn en aparta gastejo, kiu troviĝas proksime de la junulargastejo. Se la lokoj en la junulargastejo ne sufiĉas, ni ankaŭ disdonos tiujn lokojn, prioritate al homoj kiuj nur parttempe partoprenos la eventon.
Manĝoj okazos en la manĝejo de la junulargastejo. Ni ricevos bufedon por maten-, tag- kaj vespermanĝo.
Por memzorgantoj estos ebloj varmigi proprajn manĝaĵojn.
La adreso de la junulargastejo estas
Jugendherberge Wittenberg
Schlossstr. 14/15
06886 Lutherstadt Wittenberg
La koordinatoj estas:
latitudo: 51° 51′ 58.71″
longitudo: 12° 38′ 20.49″