Helpfonduso

Ni de la JES-teamo volas realigi internacian junularan eventon, kie junaj homoj el plej diversaj kulturaj, ekonomiaj kaj individuaj fonoj havu la ŝancon interŝanĝiĝi unuj kun la aliaj. Tial ni celas igi JES 2021 kiel eble plej alirebla por ĉiuj.

Unu rimedo por atingi tion estas nia helpfonduso por nepagipovaj partoprenantoj, kiu estas financata de niaj karaj subtenantoj kaj ankaŭ de niaj organizoj, do la Germana kaj Pola Esperanto-Junularoj.

Por mia partopreno en JES 2021, mi ŝatus aplikiĝi por subteno de la fonduso

Se tio koncernas vin, bonvolu sendi al ni retpoŝton je jes2021@esperanto.de kun titolo “Aplikiĝo por helpfonduso”. En la retpoŝto, bonvolu mallonge enkonduki vin mem kaj kial vi pensas, ke fondusa subteno utilus al vi (ekz. altaj vojaĝkostoj pro fora loĝlando, statuso kiel adoleskulo/studento/neknekulo sen regula enspezo, aŭ iu alia konvinka kialo).

La limdatoj por aplikiĝoj kongruas kun tiuj de la aliĝperiodoj, do resume:

I. 15a de aŭgusto
II. 30a de septembro
III. 30a de novembro
IV. 14a de decembro

Vi ricevos respondon pri via aplikiĝo ene de maksimume du semajnoj post la koncerna limdato. Depende de la kvanto de aplikiĝantoj kaj surbaze de konsidero de ĉiuj individuaj kazoj, estos decidite kiom da subteno el la fonduso povos esti provizita al vi (ĉu parto de la aliĝkotizo, plena aliĝkotizo, aliĝkotizo+vojaĝkostoj).

Atentu tamen, ke ankaŭ aplikiĝinte por fondusa subteno vi daŭre devos antaŭpagi minimume 40 EUR / 180 PLN antaŭ la fino de via aliĝperiodo por validigi vian aliĝon!

Mi volas donaci al la fonduso, por ke pli da nepagipovaj partoprenantoj povu profiti de ĝi

Ni tre ĝojas pro via subtenemo! Pliajn informojn pri ebloj donaci al la fonduso vi trovos ĉi tie. Ankaŭ eblas indiki sumon, kiun vi ŝatus donaci al la helpfonduso, rekte dum via aliĝo, tiel ĝi estos tuj registrata ĉe ni kaj kunkalkulata kun via aliĝkotizo.