Praktikaj informoj

Pri JES kaj kronviruso

Ni kiel JES-teamo esperas ke la tutmonda situacio evoluos tiel ke dank’ al progreso kun vakcinado fine de 2021 internaciaj vojaĝoj kaj grandaj eventoj denove estos senprobleme realigeblaj. Pro tio, observante la evoluadon ni daŭrigas la organizadon kaj preparas ĉion kiel kutime.

Nian aktualan sansekurecan regularon rilate al KOVIM-19 vi povas trovi ĉi tie.

Informoj pri la aranĝo

Estas konsiderate afable paroli Esperanton dum la aranĝo (paroli Esperanton ekzemple plifaciligas al aliaj homoj aliĝi al via konversacio), sed ne regas strikta “lingva disciplino” kaj vi tute rajtas uzi ajnan lingvon laŭ via plaĉo. Kongrue kun tio vi ne rajtas riproĉi homojn kiuj ne parolas Esperanton.

JES estas dediĉita por la junularo kaj havas riĉan noktan programon. Aliĝante al la aranĝo vi akceptas, ke dum la nokto povas ne esti perfekta silento.