Ankaŭ en tiu ĉi jaro ni preparos por vi riĉan kaj buntan programon – kun koncertoj, artaj prezentaĵoj, ekskursoj, Esperanto-kursoj kaj multe pli! Aparta programo por novuloj certigos, ke vi sentos vin bone ankaŭ se vi ne jam konas multe da homoj aŭ se tiu ĉi estas via unua aranĝo!
Kiel aspektas “kutima” tago dum JES?
Kutima tago?! Ne ekzistas kutima tago! Ĉiu tago estas unikaĵo … tamen ekzistas ĝenerala strukturo de la tago kiu ripetiĝas. Dum la tago okazas ekzemple prelegoj, ludoj, dancado kaj manlaboro. La tagan programon ĉefe okazigas la partoprenantoj mem – do se vi havas interesan ideon, ne hezitu malkaŝi vian proponon al ni en la aliĝilo!
8h00 – 10h00 matenmanĝo
taga programo
13h00 – 15h00 tagmanĝo
taga programo
18h00 – 20h00 vespermanĝo
En la vespera programo vi trovos ekzemple koncertojn, sed ankaŭ tradiciajn programerojn kiel la interkonan vesperon, la trinkomanĝan nokton, la silvestran balon kaj la internacian vesperon.
21h00 vespera programo
Kaj tio ne estas ĉio. Post la “oficiala” vespera programo estas tempo por plue “maldormi” – en la drinkejo, gufujo aŭ diskejo.