Ekskursoj

Dum JES 2021 okazos pluraj ekskursoj al vidindaj kaj interesaj lokoj en Lutherstadt Wittenberg kaj ĝia ĉirkaŭaĵo. Aliĝilojn por la ekskursoj ni publikigos ĉi tie baldaŭ. Jenaj du ekskursoj jam estas certaj:

Merkredo, 29.12.21: vizito de GDR-muzeo Wittenberg “Haus der Geschichte“

https://www.pflug-ev.de

Por kiuj? 10-15 personoj.

Kiom? Prezo 6,50€ por grupo ekde 10 personoj (normale 8€, infanoj 6€).

Kio? Mergu vin en pasintan epokon, regalu vin aŭ miru pri tio, kiel komforte la enloĝantoj de iama GDR jam vivis, kiel ili festis kaj ludis kiel infanoj. La ekspozicio montras ĉiutagan familian vivon de la 1920-aj jaroj ĝis la “turnopunkto” en 1990. La prezo inkluzivas aŭdgvidiloj en la germana aŭ la angla.

Reguloj: Ne venu, kaze ke vi malsanas, portu maskon (medicina/FFP2), tenu distancon al nekonatuloj, seninfektigu viajn manojn, ternu en vian brakon.

Vendredo, 31.12.21: vizito de Panoramo Luther 1517

https://www.wittenberg360.de

Por kiuj? Ĉirkaŭ 20 personoj.

Kiom? Prezo 9€ por grupo ekde 10 personoj (normale 11€, infanoj 4€).

Kio? Malkovru la vivon dum la transiro de la mezepoko al la nova tempo per grandega 360°panoramo-pentraĵo pri la vivo en la jaro 1517 en Wittenberg de la artisto Yadegar Asisi kun speciale komponita muziko kaj luminstalaĵo. La aldonaj informtabuloj pri la 16-a jarcento, Luther kaj la reformacio estas en la germana kaj la angla.

Reguloj: ne venu, kaze ke vi malsanas, portu maskon (medicina/FFP2), tenu distancon al nekonatuloj, seninfektigu viajn manojn, ternu en vian brakon.