Alvenebloj

La JESejo FREIZEIT- UND GÄSTEHAUS AM WALD troviĝas en Oranienburg, norde de Berlino.

Pli specife je “Weg zum See 4, 16775 Löwenberger Land, Germanujo”.

Vi povas trovi la pozicion por GPS je 52.8363579177693, 13.1472433784202 aŭ
je https://www.openstreetmap.org/way/376028452#map=18/52.83737/13.14819

 

Alveno per publika transporto

Eblas atingi la ejon post 200m promenado el la haltejo 10 station (Neuendorf, Weg zum See), atingebla per publika buso (linio 802 de la kompanio OVG mbH). Eblas preni tiun buslinio je la stacidomo de Oranienburg en la direkto Neuendorf.  Por atingi la stacidomon de Oranienburg, eblas alveni ekzemple per regiona trajno aŭ S-trajno (linio 1) el Berlino.

Por alveni al Oranienburg ja estas multaj opcioj: ekzemple, ni rekomendas la uzon de la retpaĝo de die bahn aŭ de reiseauskunft.bahn  se vi venas per trajno, kaj ekzistas pluraj buskompanioj kiuj veturas ĝis Berlino flixbusPKS Polonus, sed vi ankaŭ povas uzi retpaĝon kiel Omio por serĉi.

Rigardu ĉitien por ricevi pli detalajn konsilojn. Vi ricevos priskribojn por trajn- kaj busbiletoj.

 

Alveno per individua transporto

Kiel teamo kiu forte zorgas pri la medio, ni ne rekomendas la uzon de aŭtojn (ne nur por veni al JES), sed eblas per uzo de navigilo, demandi al homoj aŭ per sekvo de la spiriton de Zamenhof.

Se vi venas per alia tipo de individua transporto (bicikle, piede, ĉevale…) kaj ne temas pri helikoptero aŭ aviadilo, ni rekomendas ke vi aliĝu al karavano (legu sube).

 

Karavanoj

Bicikla karavano de BEMI,
Jen la kruda ideo:
Unu karavano, du startlokoj:

1. Sabato, 17-a de decembro 2022, eko matene en Belfort (FR).
Ĉ. 720 km en 8 tagoj (ĉ. 95 km/tago averaĝe) – nur por spertuloj.
Tra Strasbourg, Karlsruhe, Würzburg, Ilmenau al Leipzig.

2. Dimanĉo, 25-a de decembro 2022, matene en Leipzig (DE).
Ĉ. 210 km en 4 tagoj (ĉ. 55 km/tago averaĝe).
Tra Wittenberg, Potsdam alveno en JES je la 28-a de decembro 2022.

Se interesas vin kunbicikli el Belfort, aŭ el Leipzig, aŭ el iu alia loko,
skribu al Lars Sözüer <lars.duisburg@gmx.de>

 

Por grupa trajnado aŭ trajnkaravanoj
vizitu jenajn paĝojn:

Quer-durchs-Land-Ticket, bileto tra tuta Germanujo, per malrapdaj trajnoj.
Ĝi kostas por unu persono 42€, por ĉiu aldonata persono kalkulu plus 7€.

Brandenburg-Berlin-Ticket , ĝi validas kaj en Berlino kaj en Brandenburgo.
Por 33€ kvin personoj povas trajni tra Brandenburgo kaj Berlino por atingi JESon