JES-Fonduso

Kiel kutime, la organizantoj de JES, lanĉas specialan fonduson por subteni partoprenon de homoj kiuj malfacile aŭ tute ne povas plene kovri siajn programkotizon aŭ vojaĝkostojn.

Se vi vere bezonas financan subtenon por partopreni ĉijaran JES-n , sendu al ni retpoŝtan mesaĝon kun:

  • informoj pri via ĝisnuna aktivado por/en Esperanto;
  • propono pri via kontribuo al la JES-programo aŭ helpo en organizaj taskoj;
  • propono pri la monsubteno kiun vi volus ricevi, kune kun listo de aliaj elspezoj kiujn vi havos por partopreni en la aranĝo.

Vi povas aldoni ankaŭ rekomendleterojn de pli spertaj esperantistoj kiuj subtenas vian kandidatiĝon.

Ni akceptas kandidatiĝojn ĝis la 20-a de oktobro ĉe la retadreso junularaesperantosemajno2223@gmail.com. La divido de la fonduso estos decidita laŭ interkonsento de la estraroj de organizteamo de ĉijara JES.

Ĉar neniu mono restis en la fonduso ni kolektas mondonacojn por realigi subtenon de ontaj partoprenantoj. Donacoj povas esti sendita pere de Paypal al guyofchrisburn@gmail.com kun la indiko “por la JES-Fonduso” aŭ kiel parto de kotizo.