Kotizoj
La kotizo por via partopreno kalkuliĝas de la programkotizo kaj kotizoj por loĝado kaj manĝado. Ĉiuj prezoj en tiu ĉi paĝo estas en eŭroj.
Programkotizo
Via programkotizo dependas de via aĝo, la dato de via aliĝo kaj antaŭpago kaj via loĝlando laŭ jena tabelo.
A-landoj | Aliaj landoj | |||||
Ĝis 17 jaroj | De 18 ĝis 27 | Pli ol 27 | Ĝis 17 jaroj | De 18 ĝis 27 | Pli ol 27 | |
Ĝis 31a de aŭgusto | 25,00 € | 50,00 € | 75,00 € | 10,00 € | 30,00 € | 45,00 € |
Ĝis 30a de septembro | 35,00 € | 60,00 € | 85,00 € | 20,00 € | 40,00 € | 55,00 € |
Ĝis 30a de novembro | 45,00 € | 70,00 € | 95,00 € | 30,00 € | 50,00 € | 65,00 € |
Ĝis la evento | 55,00 € | 80,00 € | 105,00 € | 40,00 € | 60,00 € | 75,00 € |
Loĝado kaj manĝado
Dum JES eblas manĝi vegane, vegetare aŭ speciale (kaze de alergio aŭ simile).
Ekzistas diversaj ebloj por loĝi dum la JES, laŭ la kvanto da litoj en la ĉambro. Mendi loĝadon inkludas la vespermanĝon antaŭ la mendita nokto kaj la tagmanĝon post tiu nokto. Ĉar ne ĉiuj vekas por la matenmanĝo, vi povas mendi la matenmanĝon aparte aŭ ne. Matenmanĝo kostos po mateno 6,50€
Jen vi trovas la kotizon por unu tranokto, tagmanĝo kaj vespermanĝo.
unu tranokto | sen matenmanĝo | kun matenmanĝo |
1-lita | 42,50 € | 49,00 € |
2-lita | 38,50 € | 45,00 € |
3-lita | 34,50 € | 41,00 € |
4- aŭ 6-lita | 30,50 € | 37,00 € |
tuta JES (7 tranoktoj) |
sen matenmanĝo |
kun matenmanĝo |
1-lita |
297,50 € |
343,00 € |
2-lita |
269,50 € |
315,00 € |
3-lita |
241,50 € |
287,00 € |
4- aŭ 6-lita |
213,50 € |
259,00 € |
Por kalkuli vian tutan kotizon ne forgesu adicii la programkotizon!
Ni ankoraŭ prilaboras la eblojn loĝi en amasloĝejo aŭ tendumi. Bedaŭrinde ni ne povas promesi ke ni povos oferi tiun eblon, sed ni informos pri tio se estas ajna ŝanĝo.
En urĝaj kazoj eblas tranokti ĉe la loĝejo la nokton antaŭ la evento (27-a de decembro). Se vi tion bezonas, skribu al ni, ĉar havas spacon por ĝis 10 homoj tiun antaŭan nokton. Ankaŭ eblas uzi Pasportan Servon por trovi Esperantistojn en Berlino aŭ proksime.
Eblas gastigi hejmbestoj sed nur laŭ interkonsento antaŭ la komenco de la evento.
JES-fonduso
Donacu por la JES-fonduso!
Dank’ al viaj donacoj, ni povos subteni la partoprenon de homoj, kiuj alikaze ne povus partopreni ĝin. Se vi havas la rimedojn, bonvolu kontribui per donaco al la fonduso por ke aliaj esperantistoj ĝuu la JES-n kun ni! Vi havas du eblecojn, aŭ vi simple pagos iom pli al la suba konto, aŭ vi sendos pere de Paypal al guyofchrisburn@gmail.com kun la indiko “por la JES-Fonduso”.
Antaŭpago kaj pagmaniero
Antaŭpago
Via aliĝo ekvalidas nur post la pago de via kotizo, prefere plene (tio evitos atendadon je via alveno) , sed vi povas sendi antaŭpagon de minimume 50 eŭroj.
Banka transpago
Ricevanto: Christine Bruecker
IBAN: DE29 1203 0000 1038 9459 50
BIC: BYLADEM1001
teksto: [via nomo] JES2022
Rimarkoj/Aldonaj kondiĉoj
- La aĝo kalkuliĝas laŭ la tago antaŭ la komenco de la evento.
- Parttempa partopreno: Por homoj kiuj ne partoprenas plentempe, la programkotizo kalkuliĝas tiel ĉi:
- por 1- kaj 2-taga partopreno: 40% de la plena programkotizo;
- por 3-taga partopreno: 60% de la plena programkotizo;
- por 4-taga partopreno: 80% de la plena programkotizo;
- ekde partopreno de 5 tagoj: la plena programkotizo
- Surloka aliĝo: Por surlokaj aliĝoj estos postulita krompago de 10 EUR.
- Infanoj ĝis inkluzive 5 jaroj ne pagas programkotizon.
- repago de la antaŭpago okazos je malaliĝo. Se la malaliĝo estos post la 21-a Decembro 2022 la ni tenos 20€ por nia laboro.
- Lando-kategorioj: La lando-kategorioj estas tiuj ĉi:
- A-ŝtatoj: Andoro, Aŭstrio, Barejno, Belgio, Danio, Finnlando, Francio, Germanio, Hispanio, Irlando, Islando, Israelo, Italio, Kanado, Kataro, Kuvajto, Liĥtenŝtejno, Luksemburgo, Monako, Nederlando, Norvegio, Omano, Portugalio, San-Marino, Saŭda Arabio, Svedio, Svisio, Unuiĝinta Reĝlando, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Usono
- Aliaj landoj: ĉiuj ceteraj landoj
- Invitleterojn ni sendas retpoŝte en PDF-formato (senpage) aŭ/kaj per normala poŝto (kontraŭ repago de la poŝtaj sendokotizoj).