La JESejo troviĝas apud Oranienburg, norde de Berlino.
Pli specife je “Weg zum See 4, 16775 Löwenberger Land, Germanio“.
Vi povas trovi la pozicion por GPS je 52.8363579177693, 13.1472433784202
Per Trajno atingu Oranienburg, 35 km norde de Berlino.
Tie haltas la rapidtrajnoj
- Dresden-Berlin-Warnemünde;
- nokta trajno de Wien al Warnemünde;
- kaj plurfoje hore regionaj trajnoj aŭ la trajnoj de la linio S-1 el Berlino.
De la stacioj Berlin HBF aŭ Gesundbrunnen iras la trajno RE5 al Oranienburg. De la stacio Berlin Ostkreuz iras la trajno RB12 al Oranienburg kaj la S-Bahn linio S1, (la lastaj menciitaj NE veturas tra la ĉefa stacidomo).
De Oranienburg prenu la busan linion 802 ĝis la haltejo “Neuendorf, Weg zum See“. Tiu bushaltejo estas 200 metroj for de la JESejo. La vojo estas iom sabla, ne miru pri tio.
— Biletaĉetado:—
Grava 1:
Ekde la 11-an de oktobro eblas aĉeti trajnbiletojn por la 28-a de decembro. Uzu la okazon kapti malmultekostan bileton!
Grava 2:
Ni rekomenda aĉeti “Sparpreis” kiu ebligas nuligon de la bileto kontraŭ kotizo de 10 € ĝis unu tagon antaŭ ĝi ekvalidas. La malpli kosta “Super-Sparpreis” ne permesas nuligon de la bileto. Do, se – ekzemple pro la pandemio – vi ne povos vojaĝi aŭ eĉ la JES estos nuligita, vi ne ricevos monon reen.
Grava 3:
Ĉar la lasta buso de la linio 802 veturas de Oranienburg je 18.26, planu atingi Berlinon antaŭ la 16-a horo. Tiel vi havos tempomarĝenon por atingi la koncernan trajnon al Oranienburg.
La horaro por la 28-a de decembro ankoraŭ ne estas publikigita, sed estos apenaŭ ŝanĝoj. Jen la malnova, nun valida horaro:
Horaro_de la buso 802 de Oranienburg en Esperanto.
Komparu bone la prezojn de trajnbiletoj por ĉiuj eblecoj.
(Berlin Hbf, Berlin Gesundbrunnen, Berlin Ostkreuz, Oranienburg)
De Berlin mem, ekzemple, se vi alvenos per buso aŭ aviadilo, eblas, ĉe fervojaj aŭtomataj maŝinoj, aĉeti bileton por kaj trajno al Oranienburg kaj la buso al la JESejo. Tio kostas (momente, antaŭ eventuala prezaltiĝo) 6,10 €, kun BahnCard (25 aŭ 50) 4,50 €. Se vi nur trovas aŭtomaton en metroo aŭ ekveturas per buso ene de Berlin, vi devas aĉeti “Berlin ABC” (kio validas ĝis Oranienburg) por momente 3,80 €, _ne_ reduktebla per BahnCard kaj en la buso, 3 €, kun BahnCard (25 aŭ 50) 2,20 €.
Ne eblas por la organizantoj eki ajnan transportservon. Kaze de tro malfrua alveno en Oranienburg, vi mem devos voki amikojn aŭ taksion.
Taksio de Oranienburg al la JES-ejo kostas 35-40 €. Ekzistas ankaŭ pli grandaj taksioj kun 8 sidlokoj, kiuj kostas iom pli.
Do, tiakaze, kolektu aliajn Esperantistojn por kundividi la koston.
Taksicentralo Oranienburg, 0-24h: +49 3301 800800
Do du gravaj rekomendoj:
1. Aĉeti redoneblajn biletojn en kazo de dubo.
2. Organizi mem kuntransportojn, kreu karavanojn aŭ grupojn por taksioj.
Ni atendas vin!