Teamo

Kutime la JES estas organizita de GEJ kaj PEJ, sed bedaŭrinde ĉijare la homforto de la organizoj ne estis la plej bona. Malgraŭ tio, ni ne volis ke la JES ne okazu kaj pro tio ni alvenis por ke ni povu ĝuu ĝin ankaŭ ĉi foje. Sed nur unu homo ne kapablus organizi ĉi tiun grandan eventon. Ni bezonas plurajn voluntulojn kiuj zorgas pri ĉio, ekde trovi la lokon ĝis zorgi pri la retpaĝo kaj ne forgesi varbi aŭ konvinki instituciojn por subteni la eventon.

Ni dankas ĉiujn kiuj per sia tempo kaj kapabloj realigas ĉi tiun mojosan eventon. Danke al ili ĉiuj, ni povos renkonti niajn amikojn kaj mojosajn nekonatulojn, debati pri gramatiko, helpi komencantojn, antaŭnaski denaskulojn kaj iam eĉ krokodili. Do, kiam vi ilin renkontos, brakumu ilin por ke ili sentu sin valoritaj!

 

Teamo

Bizono estas konata pro sia energio. Se vi konas Christine, vi ja certas ke se la organizado dependas de tiu homo, amuzo estas garantiita.

 

Seraph (@chosendragon) / Twitter

Karlos’ jam havas sperton pri organizado de aliaj Esperantistaj eventoj. Ni avertas vin ke, malgraŭ tio kio povas ŝajni, estas nur unu Karlos’, neniu klono.

Melono respondecas pri la vespera programo kaj teknikaĵoj dum la renkontiĝo. Se io mankas por via prelego, ne hezitu alparoli min! Mi certe trovos elturniĝeblon 😛

Kat estas invitleterpreparisto. En ajna momento kapablas kunporti nur kvindek kokojn.