JES kaj COVID-19

Pri JES kaj la kronviruso

Ni kiel JES-teamo esperas ke la tutmonda situacio evoluos tiel ke fine de la jaro internaciaj vojaĝoj kaj grandaj eventoj denove estos permesitaj. Ĝuste nun ni ne povas garantii ke JES fakte povos okazi, sed ni tre esperas ke ja eblos!
Pro tio, observante la evoluadon ni daŭrigas la organizadon kaj preparas ĉion (preskaŭ) kiel kutime.

Tial ni invitas vin aliĝi al JES! Se vi planas – kondiĉe ke la pandemia stato permesos – partopreni, bonvolu aliĝi! Ni decidis ke en kazo de malaliĝo antaŭ la fino de septembro vi povas rericevi la tutan antaŭpagitan sumon. Tio ebligos al vi propran decidon ĉu vi taksas vian partoprenon sufiĉe sekura por vi.