COVID-19

(Wkrótce pojawi się polskie tłumaczenie.)

Pri KOVIM-19

Kiel organizantoj, ni strebas igi vian ĉeestan JES-sperton kiel eble plej sekura por via sano, kaj uzos ĉiujn disponeblajn rimedojn por certigi tion.

Jen kelkaj informoj pri la ĉi-jara JES, kiuj rilatas al la KOVIM-19 pandemio. Atentu, ke la sekvaj punktoj celas specife vian alvenon kaj restadon en la junulargastejo, ne ĝenerale vian eniron al Germanio (pri tio v. sube):

  • Tuj ĉe via alveno al la JES-ejo vi devos prezenti pruvilon de plena vakciniĝo (antaŭ pli ol 14 tagoj & akceptata en EU), PCR-/antigen-testo (antaŭ malpli ol 24 horoj) aŭ resaniĝo (antaŭ inter 6 monatoj kaj 28 tagoj). Se vi alvenos surloke sen tia pruvilo, ni ne rajtos akcepti vin kiel JES-partoprenanton nek povos repagi vian aliĝkotizon.
  • Infanoj ĝis 12 jaroj estas ekskluzivitaj de la devigo prezenti pruvilon de vakciniĝo/resaniĝo/testiĝo.
  • Bezonkaze ni planas provizi vin per memfaraj testoj en la ejo, sed ili ne estas anstataŭigo de PCR-/antigen-testoj.
  • Por eventuala pandemia kontaktsekvumado, en la aliĝilo ni petas vin indiki viajn adreson kaj telefonnumeron (kongrue kun ĜDPR).
  • Laŭ la aktuala regularo de la regiono (stato novembre), vi estos petata porti (almenaŭ medicinan) maskon en la publikaj ĉambroj de la junulargastejo. Tio same ne koncernas infanojn ĝis 12 jaroj.

Ĉiuj rimedoj kompreneble orientiĝos ankaŭ laŭ la tiam aktualaj regularoj de la ejo, regiono kaj lando. Ĉar daŭre temas pri evoluiĝanta situacio, povus okazi iuj ŝanĝoj pri specifaj reguloj. Tial ni petas vin regule kontroli niajn informkanalojn pri eventualaj ĝisdatigoj rilate la kontraŭpandemiajn mezurojn dum JES.

>>> Ĉi tie (angle) <<< vi povas sekvi ĝisdatajn informojn pri alveno al Germanio de via lando kaj regiono (rilate ankaŭ al la kvaranteno, se via regiono estas konsiderata kiel riska).

La paĝo estas ĝisdatigita 07.11.2021